Ĉinio refutas kulpigon de Usono pri troigo de rezultoj de kunlaboro en Afriko

(GMT+08:00) 2019-03-19 11:17:40     Redaktoro:Yu

Ĉinio refutis la kulpigon de Usono pri troigo de la rezultoj de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, dirante, ke Ĉinio metis siajn avantaĝojn kaj resursojn en kampojn, kiujn afrikaj landoj plej bezonis.

Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando pri la akuzo de helpanto de usona ŝtatsekretario por afrikaj aferoj Tibor Nagy kontraŭ la ĉina politiko pri Afriko.

Dum sia lastatempa vizito al Ugando, Nagy diris, ke la rezultoj de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estis troigitaj. Li diris, ke homoj ne zorgas, ke Usono investis multe pli ol Ĉinio en kampoj, kiel ekzemple bona regado kaj sekureco en Afriko. Samtempe stadionoj konstruitaj de Ĉinio altiris multan atenton de la afrikaj homoj, kio estas tre ĝena. Nagy diris, ke la pruntoj de Ĉinio pliigis la ŝuldon de la afrikaj landoj kaj ĉinoj konkurencas kun lokaj afrikanoj por komerco kaj laboro.

Geng diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko estis pruvita de la tempo kaj la ŝanĝiĝanta internacia situacio kaj ne povas esti skuita de ajnaj fortoj. La ĉina flanko rimarkis serion da nerespondecaj rimarkoj faritaj de usona oficialulo dum liaj vizitoj en Afriko, kaj tiuj rimarkoj estas senbazaj, plenaj je mankoj kaj ne estos akceptitaj de afrikaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin