Ĉinio refutas akuzon de Usono ori demandoj de homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2019-03-19 13:01:23     Redaktoro:Yu

Ĉinio diris lunde, ke ĝi rezolute oponas la senbazajn usonajn akuzojn pri la demando de homaj rajtoj de Ĉinio kaj postulis seriozan traktadon kun la usona flanko.

Dum la prezento de la jara raporto de la usona Ŝtata Departemento pri homaj rajtoj, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris en la lasta merkredo, ke la mistraktado de homaj rajtoj fare de Ĉinio estas nekomparebla.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke la ĉina popolo estas la plej kvalifikita por parolado pri tio, kaj la atingoj de Ĉinio estas evidentaj al la plejparto de la internacia komunumo. Geng diris, ke Ĉinio plenumas sian trian procezon de la Universala Perioda Reekzameno de la Homrajta Konsilio de la UN. Dum la kunveno, estro de la ĉina delegacio kaj vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng detalis la disvolvan vojon, koncepton kaj praktikon de homaj rajtoj kun ĉinaj trajtoj, kaj konigis la progreson de la 30 rimedoj, kiujn Ĉinio anoncis por plu akceli disvolvadon de homaj rajtoj dum la Universala Perioda Reekzameno. Le ankaŭ respondis demandojn inkluzive de tiuj pri Xinjiang.

Geng diris, ke la kunveno pozitive taksis la atingojn de Ĉinio pri homaj rajtoj kaj aprezis la partoprenon de Ĉinio en la reekzameno kun malfermiteco, konfido kaj sincereco. Li aldonis, ke ĉi tio plene montras, ke la internacia komunumo vaste agnoskis la ĉinan vojon de disvolvado de homaj rajtoj, la ĉinajn atingojn en homaj rajtoj kaj la ĉinan decidon pri protekto de homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin