Azia konferenco de civilizacia dialogo okazos en Pekino

(GMT+08:00) 2019-03-19 13:18:44     Redaktoro:Yu

Konferenco pri dialogo inter aziaj civilizacioj okazos maje en Pekino. La organizanto diris lunde, ke sub la temo de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco, la konferenco inkluzivas malfermitan ceremonion kaj ses subforumojn.

Dum la konferenco okazos ankaŭ aliaj aktivecoj, kiel ekzemple azia kultura karnavalo, azia civilizacia semajno kaj azia manĝaĵa festivalo.

La konferenco invitos ŝtatajn gvidantojn el Azio kaj aliaj regionoj, estrojn de internaciaj organizoj kaj reprezentantojn de diversaj kampoj de homaj sciencoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin