Ĉina-eŭropaj rilatoj malfermas gravan momenton

(GMT+08:00) 2019-03-19 15:48:25     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatajn vizitojn al Italio, Monako kaj Francio de la 21a ĝis la 26 de marto. Xi faros la vizitojn laŭ la invito de itala prezidento Sergio Mattarella, ŝtatestro de la Monaka Princlando Albert II kaj franca prezidento Emmanuel Macron. La plej alta gvidanto de Ĉinio elektis Eŭropon kiel ellokon de sia unua eksterlanda vojaĝo de la kuranta jaro, kio donas al la ekstera mondo eksterordinaran impreson.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la vizto de Xi al Eŭropo eligas klaran signalon, ke malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de internacia situacio, Ĉinio ĉiam prioritatigas disvolvadon de la rilatoj kun Eŭropo. Li aldonis, ke la vizito de Xi estas la gravan momenton de la ĉina diplomatio al la Eŭropa Unio.

Antaŭ kvin jaroj, kiam Xi vizitis Eŭropon, li diris, ke Ĉinio kaj Eŭropo devas rigardi siajn rilatojn de strategia alteco kaj kombini la du gravajn fortojn, merkatojn kaj civilizaciojn por forĝi partnerecon de paco, kresko, reformo kaj civilizacio. Sub la gvidado de tiu ĉi strategio, Ĉinio kaj Eŭropo efektivigis kungajnan kunlaboron en diversaj kampoj kun nova progreso kaj pliigo de komunaj interesoj, komunaj starpunktoj kaj komunaj celoj.

Italio estos la unua stacio de la vojaĝo de Xi. Tio estos la refoja vizito de ĉina ŝtatestro post dek jaroj. Antaŭ la vojaĝo, Xi ricevis leteron de italaj lernantoj. Ili diris, ke antaŭ pli ol unu jaro, ili legis lian libron Regado de Ĉinio, en kiu li priskribis la ĉinan revon. Xi rapide respondis la lernantojn, instigante ilin agi kiel Marco Polo en la nova epoko kaj servi kiel senditoj por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Italio.

Sendube inter Ĉinio kaj Eŭropo estas konkurenco, tamen kunlaboro estas la ĉefaĵo por ambaŭ flankoj. Antaŭ kvin jaroj en sia prelego, Xi diris, ke la kaŭzo de antaŭjuĝo estas manko de reciproka kompreno. Kvin jarojn poste, ni esperas, ke la grava momento de ĉina-eŭropaj rilatoj fariĝos lampo de saĝo por lumigi la mondon kun granda necerteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin