Ĉi-jare Ĉinio entreprenas tiun ĉi ŝlosilan batalon

(GMT+08:00) 2019-03-20 18:32:59     Redaktoro:Xiong

Printempo estas la plej bona tempo por fari la laboron de la jaro. La "du sesioj" de Ĉinio, finiĝintaj en la pasinta semajno, malfermis la novan marŝadon por la ĉinoj. En tiu procezo "liberigo for de malriĉeco" sendube estas ŝlosila batalo, en kiu nepre partoprenas la tutlandaj fortoj en tiu ĉi jaro. Dum la du sesioj, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis la ekzamenadon kaj diskutadon de lokaj delegacioj, li multfoje menciis la problemon pri "liberigo for de malriĉeco". Li emfazis, ke restas nur du jaroj ĝis la jaro 2020, en kiu Ĉinio devas atingi la celon liberiĝi de malriĉeco. Ĉinio difinis la celon komplete konstrui la landon en bonfartan socion en la jaro 2020, kaj por tion atingi la jaro 2019 estas treege grava.

Elimino de paŭperismo estas nuntempe la plej granda defio alfrontata de la mondo, ĉi-rilate Ĉinio akiris rimarkindajn meritojn. Donitaĵoj de la Monda Banko montras, ke sfere de la mondo en ĉiu cento da homoj liberiĝintaj de mizero sepdek venas el Ĉinio. De 1978 ĝis 2017 Ĉinio sukcesis liberigi 700 milionojn da loĝantoj for de mizero, kaj en tiuj 40 jaroj la mizerforiga kontribukvanto de Ĉinio superis 70% de tiu de la tuta mondo. Ĉinio per tio fariĝas lando, kiu liberigis plej multe da loĝantoj de malriĉeco internaciskale. José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizaĵo de UN iam diris, ke la celo de Ĉinio por elimini malriĉecon estas plenumita dek jarojn pli frue ol la daŭripova evolucelo de UN por 2030. Kim Yong, direktoro de la Monda Banko, opiniis, ke la afero de Ĉinio redukti malriĉecon estas "unu el la plej grandaj eventoj en la homa historio".

Pro diversaj kaŭzoj, kiel historio, naturo, populacio kaj neekvilibreco de ekonomia evoluado, en Ĉinio ankoraŭ troviĝas 16 milionoj da malriĉuloj. La ĉina registaro promesis ĉi-jare redukti 10 milionojn da malriĉuloj. Atingo de la celo estas ekstreme grava por Ĉinio, ĉar ĝi koncernas tion: ĉu Ĉinio povos realigi la celon elimini absolutan paŭperismon aŭ ne. La celo estas unika en la historio de Ĉinio

Dum la du sesioj Xi Jinping diris al delegitoj, ke jam venis la lasta tempo por elimino de absoluta paŭperismo, tiam des pli necesas vigla atento. Tio estas volo kaj fido de Ĉinio por definitive venki la malriĉecon.

Kiel la plej granda evolulando en la mondo, Ĉinio akiris grandajn meritojn en la redukto de mizero. La celo por 2020, elimini malriĉecon, per si mem estas grava kontribuo por la tutmonda elimino de paŭperismo. Ĝi rivelas la devosenton de Ĉinio, kaj ĝi ankaŭ estas viva praktiko por la koncepto iniciatita de Ĉinio – "homara sortkomunumo".

La ĉi-jaraj du sesioj eligis la informon: lasi la mondon refoje vidi la decidemon, respondecon kaj agoforton de Ĉinio. En tiu ĉi ŝlosila jaro Ĉinio entreprenas tiun ĉi ŝlosilan batalon, kio estas promeso de Ĉinio ne nur al sia civito, sed ankaŭ al la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin