Xi Jinping intervidiĝis kun estro de Universitato Harvard

(GMT+08:00) 2019-03-20 20:34:55     Redaktoro:Xiong

La 20an de marto, en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Lawrence Bacow, estro de Universitato Harvard. Xi Jinping diris, ke Ĉinio pledas por reciproke lerni kaj asimili, instigi studadon en eksterlando, subteni interŝanĝon kaj kunlaboron de edukado inter Ĉinio kaj fremdlando, esperante, ke Ĉinio kaj Usono akiru pli multe da fruktoj en la kultura interŝanĝo.

Xi Jinping laŭdis, ke Bacow, post kiam li estas estro de Universitato Harvard, unue vizitas Ĉinion, kaj tio spegulas la atenton de Bacow pri la eduka interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono. Xi Jinping diris, ke la edukaj interŝanĝo kaj kunlaboro estas la grava parto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kio helpas pliigi la amikecon inter Ĉinio kaj Usono.

Bacow diris, ke li, kiel estro de Universitato Harvard, tiel ankaŭ reprezentanto de la usonaj altlernejoj, venas akceli la edukan interŝanĝon inter Usono kaj Ĉinio, ke en Universitato Harvard sin trovas abundo da studentoj venintaj el Ĉinio, kaj la populariĝo de la ĉina lingvo en la fremdaj lingvoj restas en antaŭaj lokoj, kaj ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al instruado, kio admirigas, kaj Universitato Harvard volas kune kun ĉinaj edukaj institucioj antaŭenigi interŝanĝon kaj kunlaboron de edukado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin