Xi emfazis firman efektivigon de gravaj reformoj

(GMT+08:00) 2019-03-20 10:52:41     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping emfazis firman efektivigon de gravaj reformoj marde en la sepa kunveno de la centra komitato por profundigo de ĝenerala reformo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la centra komitato por profundigo de ĝenerala reformo, prezidis la kunvenon.

Xi emfazis klopodojn por solvi la problemon de formalismo sur la baza nivelo per reformoj, plifortigi la senton de plenumo, feliĉo kaj sekureco de la popolo, kaj firme antaŭenigi la efektivigon de gravaj reformaj politikoj kaj rimedoj.

Ankaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la reforma komitato Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng partoprenis en la kunveno.

La partoprenantoj konsentis, ke por atingi novan stadion en la grandskala disvolvado de la okcidenta regiono, rimedoj devas esti prenitaj ĉefe por fokusiĝi al prioritatoj, trakti mankojn kaj subteni malfortajn punktojn.

La kunveno decidis prioritatigi ekologian kaj median protekton kaj resti sur la nova vojo kun mediprotekto kaj verda kresko en la disvolvado de la okcidenta regiono. La kunveno ankaŭ emfazis klopodojn antaŭenigi altkvalitan disvolvadon kaj kunordigi ekonomian kaj socian evoluigon de la loĝantaro, resursoj kaj medio en la okcidenta regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin