Defenda ministro: Rusio subtenos plu sirian registaron en batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2019-03-20 11:12:37     Redaktoro:Yu

Siria prezidento Bashar al Assad marde renkontiĝis kun vizitanta rusa ministro pri defendo Sergey Shoygu, kaj la du flankoj diskutis pri rilatoj inter la du landoj kaj nova progreso de la situacio en Sirio. Shoygu diris, ke Rusio subtenos plu Sirion en la batalo kontraŭ terorismo.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke Bashar diris en la renkontiĝo, ke tre gravaj estas komuna agado kaj altnivela kunordigo de Sirio kaj Rusio en milito kaj politiko.

Shoygu diris, ke Rusio subtenos plu la sirian registaran armeon en la batalo kontraŭ terorismo kaj liveros subtenojn al Sirio en liberigo de la tuta teritorio kaj protekto de teritoria integreco, suvereneco kaj sendependeco de la lando.

La raporto diris, ke la du flankoj diskutis pri la situacio en la regiono Idlib kaj sur la orienta bordo de Eŭfrato, kaj ambaŭ flankoj konsentis daŭrigi komunan agadon por serĉi taŭgan solvon al la demando de paco kaj stabileco en la du regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin