Ĉinio kaj Pakistano okazigis unuan strategian dialogon inter ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-03-20 14:39:48     Redaktoro:Yu

Marde en Pekino, Ĉinio kaj Pakistano okazigis la unuan strategian dialogon inter ministroj pri eksterlandaj aferoj. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi kunprezidis la dialogon. La du flankoj unuanime alte taksis disvolviĝon de duflankaj rilatoj, konsentis subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj venis en akordon pri konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, kunlaboro en la batalo kontraŭ terorismo kaj aliaj temoj.

Wang diris, ke la konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, komencita antaŭ pli ol 5 jaroj, estas simbola projekto de ĉina-pakistana kunlaboro en la nova epoko kaj ankaŭ grava pionira projekto de la iniciato Zono kaj Vojo. En la dialogo, ambaŭ flankoj konsentis certigi daŭripovan funkciadon de la finkonstruitaj projektoj sur la ekonomia koridoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin