Novaĵoj (Marto 20)

(GMT+08:00) 2019-03-20 16:25:03     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi emfazis firman efektivigon de gravaj reformoj; Gazetara konferenco fokusiĝis pri vizito de Xi al tri eŭropaj landoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping emfazis firman efektivigon de gravaj reformoj marde en la sepa kunveno de la centra komitato por profundigo de ĝenerala reformo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la centra komitato por profundigo de ĝenerala reformo, prezidis la kunvenon. Xi emfazis klopodojn por solvi la problemon de formalismo sur la baza nivelo per reformoj, plifortigi la senton de plenumo, feliĉo kaj sekureco de la popolo, kaj firme antaŭenigi la efektivigon de gravaj reformaj politikoj kaj rimedoj.

Ankaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la reforma komitato Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng partoprenis en la kunveno.

La partoprenantoj konsentis, ke por atingi novan stadion en la grandskala disvolvado de la okcidenta regiono, rimedoj devas esti prenitaj ĉefe por fokusiĝi al prioritatoj, trakti mankojn kaj subteni malfortajn punktojn.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri la baldaŭaj ŝtataj vizitoj de ĉina prezidanto Xi Jinping al Italio, Monako kaj Francio. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Wang Chao diris, ke tio estas la unua eksterlanda vojaĝo de ĉina ŝtatestro en la kuranta jaro kaj havas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun la tri landoj.

Wang diris, ke dum la restado en Italio, Xi okazigos intertraktadojn kun prezidento Sergio Mattarella kaj ĉefministro Giuseppe Conte, renkontiĝos kun prezidantoj de la du ĉambroj de la itala parlamento kaj interŝanĝos opiniojn kun ili pri rilatoj inter Ĉinio kaj Italio kaj tiuj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Wang diris, ke estos la unua fojo, ke ĉina ŝtatestro vizitos Monakon, kio havos historian gravecon por disvolvado de rilatoj inter la du landoj. Dum la restado, Xi interparolos kun princo Albert II kaj diskutos pri kunlaboro en la kampoj de politiko, ekonomio, interpopolaj interŝanĝoj kaj mediprotekto por malfermi novan epokon de ĉina-monakaj rilatoj.

Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 55an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la refoja vizito de Xi al Francio post kvin jaroj havas aparte gravan signifon por la duflankaj rilatoj. Gvidantoj de Ĉinio kaj Francio diskutos pri internaciaj kaj regionaj demandoj kaj ĉeestos subskribon de interkonsentojn pri kunlaboro en energio, transportado, agrikulturo, financo, kulturo kaj scienctekniko.

Merkrede, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Itralio, lia subskribita artikolo sub la titolo "Oriento Renkontiĝas kun Okcidento: Nova Ĉapitro de Ĉina-Italaj Rilatoj" estis publikigita en la itala ĵurnalo Corriere della Sera.

Xi diris en sia artikolo, ke Ĉinio kaj Italio estas elstaraj reprezentantoj de orienta kaj okcidenta civilizacioj, kaj ambaŭ restigis gravajn ĉapitrojn en la homa historio. La amikaj interŝanĝoj inter la du antikvaj civilizacioj havas longan historion.

Xi diris, ke la jaro 2020 markos la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio, kaj ke en la pasintaj 50 jaroj, malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de la internacia situacio, la du landoj ĉiam fidis unu la alian, strikte kunlaboris kaj starigis la ekzemplon de reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro inter landoj kun malsamaj sistemoj, kulturoj kaj evoluperiodoj. Li aldonis, ke la ĉina popolo estas preta labori kune kun la amika itala popolo por akceli disvolvadon de duflankaj rilatoj kaj ĉiam vigligi ĉina-italan amikecon.

Marde en Pekino, Ĉinio kaj Pakistano okazigis la unuan strategian dialogon inter ministroj pri eksterlandaj aferoj. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi kunprezidis la dialogon. La du flankoj unuanime alte taksis disvolviĝon de duflankaj rilatoj, konsentis subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj venis en akordon pri konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, kunlaboro en la batalo kontraŭ terorismo kaj aliaj temoj.

Wang diris, ke la konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, komencita antaŭ pli ol 5 jaroj, estas simbola projekto de ĉina-pakistana kunlaboro en la nova epoko kaj ankaŭ grava pionira projekto de la iniciato Zono kaj Vojo. En la dialogo, ambaŭ flankoj konsentis certigi daŭripovan funkciadon de la finkonstruitaj projektoj sur la ekonomia koridoro.

Siria ministro pri defendo Ali Abdallah Ayyub, ĉefstabestro de la irana armeo Mohammad Bagheri kaj ĉefstabestro de la iraka armeo Othman al-Ghanmi kunvenis lunde en la siria ĉefurbo Damasko kaj diskutis pri kunlaboro en batalo kontraŭ terorismo, malfermo de landlimoj kaj la situacio en Sirio.

Ayyub diris en gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke la Siria Demokratia Armeo sub la gvidado de la kurda Popol-Protekta Armeo alfrontas du elektojn: submetiĝi al repacigo aŭ cedi regatan regionon. Ayyub aldonis, ke la siria registara armeo reprenos la regadon super la tuta lando, inkluzive de Idlib.

Ghanmi diris, ke dum la kunveno la tri landoj diskutis pri malfermo de transita punkto inter Irako kaj Sirio, kaj ke Irako kaj Sirio daŭrigos kunordigon pri la batalo kontraŭ ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Siria prezidento Bashar al Assad marde renkontiĝis kun vizitanta rusa ministro pri defendo Sergey Shoygu, kaj la du flankoj diskutis pri rilatoj inter la du landoj kaj nova progreso de la situacio en Sirio. Shoygu diris, ke Rusio subtenos plu Sirion en la batalo kontraŭ terorismo.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke Bashar diris en la renkontiĝo, ke tre gravaj estas komuna agado kaj altnivela kunordigo de Sirio kaj Rusio en milito kaj politiko.

Shoygu diris, ke Rusio subtenos plu la sirian registaran armeon en la batalo kontraŭ terorismo kaj liveros subtenojn al Sirio en liberigo de la tuta teritorio kaj protekto de teritoria integreco, suvereneco kaj sendependeco de la lando.

La usona Ministerio de Financo marde anoncis sankciojn kontraŭ la venezuela ormina kompanio kaj ĝia ĉefo, kiuj estis akuzitaj pri subteno al prezidento Nicolas Maduro. La ministerio diris en deklaro, ke la sankcioj celas la venezuelan ŝtatan kompanion Minerven kaj ĝian prezidanton Adrian Antonio Perdomo Mata.

La ministerio akuzis ilin, ke ili partoprenis en la kontraŭleĝaj negocoj pri oro, kiuj plu subtenis la registaron de Maduro. Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en la deklaro, ke Vaŝingtono aktive persekutos tiujn, kiuj partoprenis en la sendisciplina kontraŭleĝa komerco de Maduro.

Ĉiuj aktivoj de la kompanio kaj ĝia ĉefo en Usono estas frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al negoco kun ili.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin