En aŭgusto de tiu ĉi jaro la kongreso de la Itala Esperanto-Federacio okazos en la nord-orienta landlima urbo Triesto. Ĝi estis fondita en slovena teritorio fare de la respubliko de Venecio kaj dum jarcentoj ĝi funkciis kiel la haveno de la Habsburga monarkio kaj poste aŭstr-hungara imperio por la trafikoj kun la Oriento. Kompare kun la dekadence eleganta ĉarmo de Venecio, ĝia disonanco inter stiloj kaj etnoj donas al ĝi tiun pove diferencan energion, kiun ĝia juda poeto Umberto Saba ame komparis kun "knabaĉo akra kaj vorema, je lazuraj okuloj kaj manoj tro grandaj por donaci floron" (itale, "un ragazzaccio aspro e vorace, con gli occhi azzurri e mani troppo grandi per regalare un fiore.") Esperante, la itala virgenra vorto "ragazzaccio" povas esti tradukata ankaŭ kiel "knabinaĉo," aldonante sencon de genra ambigueco, kiun la poezio ne zorgas solvi kaj lasas al la interpretado de la publiko.
Ĉi semajnon tiu komplike fascina urbo ludos centran rolon dum la alt-nivelaj diskutadoj kadre de la itala vizito de la ĉina prezidanto Xi Jinping. Fakte Xi volas fari el ĝia haveno gravan alvenan etapon de la Nova Silka Vojo, kiu permesus plilarĝigi la ĉinan komercon kun Eŭropo. Siaflanke, la itala registaro deziras malfermi al si la riĉan kaj kreskiĝantan ĉinan merkaton, sed en la serĉo de reciproka avantaĝo ĝi devas akurate diskuti ĉiujn aspektojn de tiu ebla akordo ankaŭ el la vidpunkto de sia partopreno al Eŭropa Unio kaj de sia respondeco vidalvide al siaj partneraj landoj. Ĉinoj, kiuj dum la lasta jaro elektis Italion kiel duan turisman celon post Rusio, rigardas tiujn priparoladojn kun la espero, ke eŭropaj vizoj povos estonte iĝi pli facile akireblaj por viziti landon same riĉan je historio kaj kulturo. Eble la pozicio de la triestanoj prisme reflektas ĉiujn tiujn poziciojn.
Stjepan Mesić,Edvige Tantin Ackermann,Milan Kučan
Kiel la aŭstra verkisto Robert Musil skribis en sia nefinita romano La homo sen kvalitoj (germane, Der Mann ohne Eigenschaften, 1930-1945), kiu esploradis la kontraŭdirajn sencojn de "aŭstra" identeco antaŭ la unua mondmilito, la urbo ankaŭ tiam havis gravan slavan loĝantaron. La grandnombra slava etburĝaro kontestis al la privilegiita ital-lingva altburĝaro la rajton sin konsideri la estroj de la urbo, sed tuj alianciĝis kun la italoj kiam ajn esti anoncitaj programojn de "germanigado." Post la falo de la aŭstra imperio Triesto iĝis parto de Italio. Fascism-stilaj konstruaĵoj montras la deziron tute italigi la urbon antaŭ kaj dum la dua mondmilito eĉ pere de la malpermesado de aliaj lokaj lingvoj en lernejoj. Sed tiu premado ne sukcesis sufoki ĝian kompleksan animon. Ĝi restas ĝia forto kaj ludigas al ĝi gravan rolon en la regiono.
Tio videblas interalie en la plur-etnaj nomoj de la viglaj kaj kapablaj virinoj de la Triesta Esperanto-Asocio, kiel Edvige Tantin Ackermann, Anita Peric-Altherr kaj Elda Doerfler Rupini. En majo 2012, kune kun la Eŭropa Esperanto-Unio, ili sukcesis oficiale venigi al Triesto Milan Kučan, la eks-prezidanton de Slovenio, kaj Stjepan Mesić, la eks-prezidanton de Kroatio kaj lastan prezidanton de Jugoslavio. Temis pri ilia unua publika renkontiĝo post la jugoslavaj militoj de la naŭdekaj jaroj. Ĝi okazis kadre de kunveno, kies titolo estas ĉiam aktuala: "Kiel estus Eŭropo hodiaŭ sen la Eŭropa Unio?" En tiu ĉi landlima urbo, kie multis la refuĝintoj el la militoj, bone videblas kiel la pacemaj komercaj rilatoj de la Eŭropa Unio estas grava edukado al komunikado inter malsamaj etnoj kontraŭ detruiga militemo. En tiu ĉi senco, ĝia spirito bone akordiĝas kun la celo de Esperanto. Kiel Stjepan Mesić memoris je la fino de sia alparolo, simultane tradukata al Esperanto, la kroata politikisto Stjepan Radić (1871-1928) forte subtenis la internacian lingvon pro ties profunda kaj pacema komunikemo.
Por doni eĉ pli larĝan kaj inkluzivan signifon al ĉi jara itala kongreso, la eks-prezidanto de UEA Renato Corsetti proponis kulturan programon dediĉotan al la internacie amata figuro de Leonardo da Vinci, kiu estos celebrata dum la tuta jaro. Konante la grandan amon al Azio fare de Profesoro Corsetti, ni povas nin demandi ĉu la prezentadoj ankaŭ pridiskutos la kontroversan hipotezon esprimatan fare de Gavin Menzies en sia libro 1434: la jaro, en kiu grandioza ĉina ŝiparo navigis al Italio kaj ekigis la Renesancon (angle, 1434: The Year a Magnificent Chinese Fleet Sailed to Italy and Ignited the Renaissance, 2008.) Fakte, la brita aŭtoro argumentas, ke ne nur grekaj kaj arabaj influoj helpis la renesancan kultur-floradon, sed ankaŭ ĉin-devenaj teknologiaj konoj, eble alportataj fare de la ŝiparo de la Yunnan-a muslima admiralo Zheng He, kiu laŭ li alvenis al Venecio navigante laŭborde tra Dubrovniko kaj Triesto.