La unua vizito de Xi Jinping en 2019 komenciĝos de Italio

(GMT+08:00) 2019-03-21 10:20:16     Redaktoro:Xiong

La 21an de marto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping komencos sian unuan viziton al tri landoj en Eŭropo, kaj Italio estas la unua stacio de la vizito.

Antaŭtage de la vizito Xi Jinping aperigis sian artikolon en la ĵurnalo Corriere Della Sera – la plej granda ĵurnalo de Italio en distribukvanto. En la artikolo li rememoras tion, kion li spertis dum sia iama vizito en Italio. Xi Jinping rakontas al legantoj, ke la vivomaniero kaj industria ideo de Italio, kunligantaj sin inter antikveco kaj moderneco, kaj inter klasikeco kaj novokreo, donis al li profundan impreson. "Baldaŭ refoje surironte tiun belan landon kaj vidonte entuziasmajn italajn amikojn, mi sentas en mi la agrablan intimon."

Xi diris en sia artikolo, ke Ĉinio kaj Italio estas elstaraj reprezentantoj de orienta kaj okcidenta civilizacioj, kaj ambaŭ restigis gravajn ĉapitrojn en la homa historio. La amikaj interŝanĝoj inter la du antikvaj civilizacioj havas longan historion.

Xi diris, ke la jaro 2020 markos la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio, kaj ke en la pasintaj 50 jaroj, malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de la internacia situacio, la du landoj ĉiam fidis unu la alian, strikte kunlaboris kaj starigis la ekzemplon de reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro inter landoj kun malsamaj sistemoj, kulturoj kaj evoluperiodoj. Li aldonis, ke la ĉina popolo estas preta labori kune kun la amika itala popolo por akceli disvolvadon de duflankaj rilatoj kaj ĉiam vigligi ĉina-italan amikecon.

Xi Jinping diras: "Mi volas, per tiu ĉi vizito, kune kun italaj gvidantoj direkti la novan epokon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Italio."

En 2011 Xi Jinping vizitis Italion por ĉeesti la ceremonion pri la 150a datreveno de la italia unuiĝo kaj gasti en Milano – la ĉefurbo de desegnado en iniciativo.

Ĉi-jare estas la 15-jariĝo de stariĝo de la ĉina-itala ampleksa strategia partnereco. En la venonta jaro la du landoj alvenigos al si la 50-jariĝon de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. La du landoj per diversaj aktivecoj akcelos la dulandajn rilatojn. La alvizito de ĉina plej supera gvidanto havas historian signifon por la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin