La Eta Princo——27

(GMT+08:00) 2019-03-21 15:19:23     Redaktoro:Li


Kaj nun, kompreneble, jam pasis ses jaroj… Mi ankoraŭ neniam rakontis tiun ĉi historion. La kamaradoj, kiuj revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro laciĝo…"

Nun mi konsoliĝis iom. Verdire… ne tute. Sed mi ja scias, ke li revenis sur sian planedon, ĉar ĉe la tagiĝo mi ne retrovis lian korpon. Ĝi ne estis tre peza korpo… Kaj mi ŝatas dumnokte aŭskulti la stelojn. Estas, kvazaŭ tintus kvincent milionoj da tintiletoj…

Sed, jen, io eksterordinara okazas. Al la buŝumo, kiun mi desegnis por la eta princo, mi forgesis aldoni la ledan rimenon! Li certe neniam povis ligi ĝin al la ŝafeto. Do, mi demandadas min: "Kio okazis sur lia planedo? Eble la ŝafeto manĝis la floron…"

Foje mi diras al mi: "Certe ne! La eta princo enfermas sian floron ĉiunokte sub ĝian vitran kloŝon, kaj li bone gardas sian ŝafeton…" Tiam mi estas feliĉa. Kaj ĉiuj steloj dolĉe ridadas.

Alifoje, mi diras al mi: "Oni iam aŭ tiam estas senatenta, kaj tio sufiĉas! Iuvespere li forgesis la vitran kloŝon, aŭ dumnokte la ŝafeto eliris senbrue…" Tiam ĉiuj tintiletoj aliformiĝas en larmojn!...

Jen estas tre granda mistero. Por vi, kiuj ankaŭ amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la universo estas sama, se ie ajn — oni ne scias kie — ŝafeto, kiun oni ne konas, manĝis aŭ ne manĝis rozon…

Rigardu la ĉielon. Demandu vin: ĉu, jes aŭ ne, la ŝafeto manĝis la floron? Kaj vi vidos, kiel ĉio aliiĝas…

Kaj neniu grandulo iam ajn komprenos, ke tio tiel gravas!

Tio ĉi estas por mi la plej bela kaj la plej malgaja pejzaĝo en la mondo. Ĝi estas la sama pejzaĝo, kiel tiu de la antaŭa ilustraĵo, sed mi desegnis ĝin ankoraŭ unu fojon, por bone montri ĝin al vi. Tie ĉi la eta princo aperis sur la Tero, kaj poste malaperis.

Atente rigardu tiun pejzaĝon por esti certaj, ke vi rekonos ĝin, se vi iam vojaĝos en Afriko, en la dezerto. Kaj, se iam okazos al vi trapasi tie, ne rapidu, mi petas vin! Atendu iom, ĝuste sub la stelo! Se tiam infano venos al vi, se li ridos, se li havos orkolorajn harojn, se li ne respondos, kiam oni demandos lin, vi ja divenos, kiu li estas. Tiam estu bonaj! Ne lasu min tiom malĝoja: rapide skribu al mi, ke li revenis…

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin