Ĉina-usona komerce altnivela intertraktado okazos respektive en Pekino kaj Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2019-03-21 17:21:26     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 21a de marto proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio diris, ke Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata vicĉefministro, kaj ĉina direktanto por la ĉina-usona dialogo pri ekonomio, kaj la usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj la usona financa ministro Steven Mnuchin lastatempe jam faris plurfojajn telefonajn interkonsiliĝojn pri la komerca problemo inter Ĉinio kaj Usono. La du partioj difinis, ke Lighthizer kaj Mnuchin, invitite de Ĉinio, vizitos Ĉinion en la 28a kaj la 29a de marto por ĉeesti la 8an ĉina-usonan komerce altnivelan intertraktadon en Pekino. Liu He, invitite de Usono, vizitos Usonon aprile por ĉeesti la 9an ĉina-usonan komerce altnivelan intertraktadon en Vaŝingtono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin