Ĉu Ĉinio estas partnero aŭ rivalo? Legu tiun ĉi verkon

(GMT+08:00) 2019-03-21 20:44:52     Redaktoro:Xiong

La 21an de marto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping komencis sian vojaĝon al tri eŭropaj landoj, kaj la unua stacio de la vojaĝo estas Italio. Okaze de tio, la seria videaĵo "La literaturaj aludoj, kiujn ŝatas la amikiĝema Xi Jinping" en la itala versio, ellaborita de la Ĉina Komunikila Grupo, estis oficiale elsendita en la televidaj kanaloj, klientaj finaparatoj kaj retejoj de Mediaset kaj Class Editori - la du plej influhavaj amaskomunikiloj en Italio. Ne nur tie, sed ankaŭ en la itallingvaj landoj kaj regionoj tra la mondo. Antaŭe, en Romo, okazis aparte animita kunveno de legantoj, kie pli ol 200 ĉinaj kaj italaj legantoj faris interŝanĝon de opinioj pri la libro "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" en la unua kaj dua volumoj. Kaj cetere, la estro de la lernejo convitto nazionale "Vittorio Emanuele ll'' di Roma kaj liaj ok lernantoj neatendite ricevis la respondon de Xi Jinping al ili… kaj la specifan donacon – la duan volumon "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" de la ĉina versio kun lia signaturo.

La unua kaj dua volumoj de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" kolektas la novajn pensojn, novajn vidpunktojn kaj novajn tezojn de tiu ĉi ĉina plej supera gvidanto pri la ŝtataj aferoj kaj la tutmondaj aferoj. La libro jam estas tradukita en 24 fremdajn lingvojn en 28 versioj, debitiĝantaj en pli ol 160 landoj kaj regionoj. Ĝi estas la transmare plej influiva verko de ĉina gvidanto post la reformo kaj malfermo de Ĉinio.

Objektive dirite, en tiu ĉi mondo, kiu nun renkontas grandegan ŝanĝiĝon je cent jaroj neviditan, Ĉinio ne povas esti disigita for de la mondo, simile, nek la mondo for de Ĉinio. Ĉu Ĉinio estas partnero aŭ rivalo? Ĉu Ĉinio, en kiu nun okazas rapidega disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo, do alportas al la mondo "platkukon" aŭ "kaptilon"? Ĉiuj landoj pensas, esploras kaj interpretas la temon. "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" donas al tiuj demandoj plej veran, plej pragmatan, plej aŭtoritatan klarigon. Ĝuste kiel la usona eksa ŝtatsekretario Henry Alfred Kissinger diris, ke tiu ĉi libro "malfermas klaran kaj profundan fenestron por ekkoni unu gvidanton, unu landon kaj unu civilizacion de kelkmil jaroj."

"Nur se ni retrorigardu la vojon iritan de ni, komparu la vojon de aliaj, direktu nian rigardon al la vojo sur kiu ni iros malproksimen, kaj sciu, de kie ni iris kaj kien ni iros, tiam multo da demandoj povas esti vidata klare kaj precize." Tio estas konsiderata de Xi Jinping kaj ankaŭ la komuna temo, pri kiu Ĉinio kaj la mondo devas kune fari esploradon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin