Ĉefministro Li urĝas solidajn klopodojn por plenumi ĉi-jarajn celon kaj taskojn

(GMT+08:00) 2019-03-21 12:57:50     Redaktoro:Yu
Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede urĝis solidajn klopodojn por plenumi la celon kaj taskojn fiksitajn por disvolvado en ĉi tiu jaro.

Li faris la rimarkojn en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio. Dokumento publikigita post la kunveno diris, ke registaraj departementoj devas enkonduki detalajn rimedojn kiel eble plej baldaŭ por plenumi ŝlosilajn taskojn inkluzive de profundigo de reformo kaj pordmalfermo, simpligi administron kaj redukti impostojn kaj kotizojn.

La kunveno prezidita de la ĉefministro emfazis la efektivigon de antaŭe faritaj politikoj kaj laborplanoj kaj alvokis la efikan monasignon por subteni la politikojn.

La kunveno eksplikis rimedojn por redukto de la aldonvalora imposto, decidis pluvalidigi kelkajn impostajn stimulojn, kiuj estas bezonataj, kaj anoncis redukti impostojn al firmaoj kun elspezoj por mildigo de malriĉeco kaj regado de poluo.

La dokumento diris, ke de la 1a de januaro 2019 ĝis la fino de 2022, kompaniaj elspezoj por mondonacoj al specifaj malriĉaj regionoj estos dekalkulataj de iliaj impostebla enspezo. De la 1a de januaro 2019 ĝis la fino de 2021, kompania enspezimposto por triapartiaj kompanioj pri prevento kaj regado de poluo estos reduktita ĝis 15%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin