Usona aganta ministro pri defendo alfrontas internan enketon

(GMT+08:00) 2019-03-21 14:14:24     Redaktoro:Yu

La oficejo de ĝenerala inspektoro de la usona Ministerio de Defendo anoncis merkrede, ke ĝi jam komencis la enketon kontraŭ aganta ministro Patrick Shanahan, kiu estis akuzita pri rimarkoj favoraj al lia antaŭa dunganto, la kompanio Boeing.

La oficejo de ĝenerala inspektoro diris, ke lastatempe ĝi ricevis plendon, ke Shanahan faris paroladon, laŭdante sian antaŭan dunganton Boeing, kaj malestimante ĝiajn konkurantojn, kaj ke lia konduto estas suspektata pri malobservo de profesia etiko kaj kondutkodo. La ministerio jam informis lin pri enketo kontraŭ li.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin