Ĉina-Itala Amaskomunikila Dialogo diskutis pri kunlaboro en Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2019-03-21 10:51:55     Redaktoro:祃璟琳

Vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Jiang Jianguo faris paroladon

Merkrede en roma Nacia Muzeo de 21a-Jarcenta Arto okazis la Ĉina-Itala Amaskomunikila Dialogo sub la titolo "Kunlaboro de Ĉinaj kaj Italaj Amaskomunikiloj pri la Zono kaj Vojo". La dialogo estis organizita de Ĉina Media Grupo kaj la Ekonomia Ĵurnalo, itala Class Edita Grupo kaj itala ĵurnalo Il Sole 24 Ore.

Vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Jiang Jianguo, ĉina ambasadoro en Italio Li Ruiyu kaj aliaj registaraj reprezentantoj de ambaŭ flankoj faris paroladojn en la dialogo. Preskaŭ 300 homoj, inkluzive de mediataj reprezentantoj, raportistoj kaj specialistoj de la du landoj partoprenis en la dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin