Novaĵoj (Marto 21)

(GMT+08:00) 2019-03-21 16:16:12     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi ekiris por ŝtataj vizitoj al Italio, Monako kaj Francio; Ĉefministro Li urĝas solidajn klopodojn por plenumi ĉi-jarajn celon kaj taskojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ekiris de Pekino ĵaŭde posttagmeze por ŝtataj vizitoj al Italio, Monako kaj Francio laŭ la invito de itala prezidento Sergio Mattarella, ŝtatestro de la Monaka Princlando Albert II kaj franca prezidento Emmanuel Macron.

La sekvantaro de Xi inkluzivas lian edzinon Peng Liyuan, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, membron de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoron de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ, Ding Xuexiang, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoron de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, Yang Jiechi, ŝtatkonsilanton kaj ministron pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, kaj vicprezidanton de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estron de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, He Lifeng.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede urĝis solidajn klopodojn por plenumi la celon kaj taskojn fiksitajn por disvolvado en ĉi tiu jaro.

Li faris la rimarkojn en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio. Dokumento publikigita post la kunveno diris, ke registaraj departementoj devas enkonduki detalajn rimedojn kiel eble plej baldaŭ por plenumi ŝlosilajn taskojn inkluzive de profundigo de reformo kaj pordmalfermo, simpligi administron kaj redukti impostojn kaj kotizojn.

La kunveno prezidita de la ĉefministro emfazis la efektivigon de antaŭe faritaj politikoj kaj laborplanoj kaj alvokis la efikan monasignon por subteni la politikojn. La kunveno eksplikis rimedojn por redukto de la aldonvalora imposto, decidis pluvalidigi kelkajn impostajn stimulojn, kiuj estas bezonataj, kaj anoncis redukti impostojn al firmaoj kun elspezoj por mildigo de malriĉeco kaj regado de poluo.

La dokumento diris, ke de la 1a de januaro 2019 ĝis la fino de 2022, kompaniaj elspezoj por mondonacoj al specifaj malriĉaj regionoj estos dekalkulataj de ilia impostebla enspezo. De la 1a de januaro 2019 ĝis la fino de 2021, kompania enspezimposto por triapartiaj kompanioj pri prevento kaj regado de poluo estos reduktita ĝis 15%.

Brita ĉefministro Theresa May diris merkrede en la malsupera ĉambro de la brita parlamento, ke ŝi prezentis al la Eŭropa Unio leteron, formale petante prokraston de la foriro de Britio el la EU.

May diris en sia letero, ke Britio serĉas malfruigi la definitivan limdaton de la foriro de la 29a de marto ĝis la 30a de junio. Ŝi akcentis, ke ŝi bezonas pli da tempo por persvadi la parlamenton okazigi la trian voĉdonon por aprobi la interkonsenton atingitan kun la EU kaj garantii ordan foriron.

Antaŭ nelonge, la malsupera ĉambro adoptis registaran mocion, asertante, ke se la malsupera ĉambro adoptus interkonsenton antaŭ la 20a de marto, la brita registaro konsiliĝos kun la EU por prokrasti la foriron ĝis la 30a de junio, alie la definitiva limdato estos plimalfruigita.

Kassym-Jomart Tokayev enoficiĝis kiel kazaĥa portempa prezidento merkrede post la subita eksiĝo de Nursultan Nazarbayev, kiu servis kiel prezidento de la lando dum preskaŭ tri jardekoj.

Tokayev diris en parlamenta kunveno,"Mi solene ĵuras fidele servi la kazaĥan popolon, strikte observi la Konstitucion kaj la leĝojn de la Kazaĥa Respubliko, garantii la rajtojn kaj liberecojn de civitanoj, sincere plenumi grandajn devojn de prezidento de la Kazaĥa Respubliko, komisiitajn al mi."

Nazarbayev, kiu estis kazaĥa prezidento depost la sendependiĝo de la lando disde Sovetunio en 1991, anoncis sian demision marde.

Tokayev estis prezidanto de la supera ĉambro de la kazaĥa parlamento ekde septembro 2017.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo renkontiĝis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu merkrede en Jerusalemo kaj promesis pliigi premon kontraŭ Irano.

Pompeo laŭdis la varmajn ligojn inter Israelo kaj la Blanka Domo, publike emfazante la subtenon de la registaro de Trump al Netanyahu en kampanjo de la lasta por reelektiĝo. En komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo en Jerusalemo, Pompeo laŭdis la nekompareblan militan subtenon de Usono al Israelo. Li diris, ke la celo de lia vizito estas fortigi la premon kontraŭ Irano, la ĉefa malamiko de Israelo. Li laŭdis la februaran varsovian konferencon pri Mezoriento kiel historian kunvenon, dirante, ke arabaj gvidantoj kaj Israelo diskutis terorismon kaj kiel haltigi la iranan detruan kampanjon en la regiono.

Netanjahu uzis la okazon por instigi la internacian komunumon rekoni la suverenecon de Israelo super la aneksita Golan-Altaĵo, origina siria teritorio.

La oficejo de ĝenerala inspektoro de la usona Ministerio de Defendo anoncis merkrede, ke ĝi jam komencis la enketon kontraŭ aganta ministro Patrick Shanahan, kiu estis akuzita pri rimarkoj favoraj al lia antaŭa dunganto, la kompanio Boeing.

La oficejo de ĝenerala inspektoro diris, ke lastatempe ĝi ricevis plendon, ke Shanahan faris paroladon, laŭdante sian antaŭan dunganton Boeing, kaj malestimante ĝiajn konkurantojn, kaj ke lia konduto estas suspektata pri malobservo de profesia etiko kaj kondutkodo. La ministerio jam informis lin pri enketo kontraŭ li.

La mozambika registaro deklaris tri tagojn da nacia funebro ekde merkredo por la viktimoj de la ciklono Idai, kiu trafis la marbordan regionon de la lando kun detruaj ŝtormoj kaj inundoj ekde ĵaŭdo de la lasta semajno.

Prezidento Filipe Nyusi anoncis post kunveno kun la Konsilio de Ministroj marde nokte en la urbo Beira trafita de la katastrofo, en la centra provinco Sofalo.

Nyusi diris, ke pro pli ol 200 mortintoj kaj pli ol 350 mil civitanoj en risko, kaj ankaŭ pro la severa detruo kaŭzita de la tragedio, la Konsilio de Ministroj decidis nacian funebron en la Mozambika Respubliko por tri tagoj ekde merkredo.

La prezidento aldonis, ke dum la tri tagoj la nacia flago devas esti duonhisita en la tuta lando kaj en diplomatiaj misioj.

La Afgana Sendependa Elekt-Komitato diris merkrede, ke ĝi decidis prokrasti la planitan prezidentan elekton de la 20a de julio ĝis la 28a de septembro.

Prezidanto de la sendependa elekt-komitato Ahmad Yusuf Nuristani diris al amaskomunikiloj, ke la prokrasto ebligos al la komitato fari pli sufiĉan preparon por okazigi fidindan elekton kaj meti finon al malobservoj similaj al tiuj dum la parlamenta elekto en la lasta oktobro.

Laŭ originala plano, la prezidenta elekto okazos en la 20a de aprilo. Sed la sendependa elekt-komitato anoncis en la fino de la lasta decembro, ke la elekto estis prokrastita ĝis la 20a de julio 2019 pro teknika, sekureca kaj financa kaŭzoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin