En nia revo certe estas Ĉinio – italaj instruistoj kaj lernantoj fervore diskutas pri la respondo de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2019-03-25 08:18:10     Redaktoro:Xiong

Sinjoro Paolo Maria Reale (la unua de dekstre en la lasta vico), la lernejestro de Convitto Nazionale "Vittorio Emanuele II" Roma, kaj la lernantoj, kiuj skribis leteron al Xi Jinping. 

Informiĝinte, ke prezidanto Xi Jinping respondis, la kvinajarulo Giovanni de supera klaso en la mezlernejo Convitto Nazionale "Vittorio Emanuele II" Roma emocie diris: "Tute surprizite! Mi estas simple ekster mi de ĝojo!"

Ĝi estas la instrudomo de la mezlernejo Convitto Nazionale "Vittorio Emanuele II" Roma, Italio.

Antaŭ nelonge tiu junulo baldaŭ abiturientiĝonta kune kun siaj samklasanoj skribis al la ĉina prezidanto Xi Jinping leteron plenan de entuziasmo, en kiu ili dividas sian sperton kaj rikolton en la lernado de la ĉina lingvo, esprimante sian laŭdon pri la rapida evoluado de la ĉinaj ekonomio kaj socio.

La lernantoj aŭskultas lecionon pri geografion en la ĉina lingvo.

En la 18a de marto la raportisto vidis en la lernejo tiujn ĉi junulojn de freŝa vigleco. Ili fervore diskutis pri la respondo de Xi Jinping, kaj en iliaj paroloj ŝvebis aspiro al bela estonteco.

(fotitaj de Cheng Tingting, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua, en la 18a de marto.)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin