Fokusoj de la Semajno (Mar. 22)

(GMT+08:00) 2019-03-22 10:22:25     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ekiris de Pekino ĵaŭde postatgmeze por ŝtataj vizitoj al Italio, Monako kaj Francio laŭ la invito de itala prezidento Sergio Mattarella, ŝtatestro de la Monaka Princlando Albert II kaj franca prezidento Emmanuel Macron.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Wang Chao diris merkrede, ke tio estas la unua eksterlanda vojaĝo de ĉina ŝtatestro en la kuranta jaro kaj havas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun la tri landoj.

Wang diris, ke dum la restado en Italio, Xi okazigos intertraktadojn kun prezidento Sergio Mattarella kaj ĉefministro Giuseppe Conte, renkontiĝos kun prezidantoj de la du ĉambroj de la itala parlamento kaj interŝanĝos opiniojn kun ili pri rilatoj inter Ĉinio kaj Italio kaj tiuj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Wang diris, ke estos la unua fojo, ke ĉina ŝtatestro vizitos Monakon, kio havos histrian gravecon por disvolvado de rilatoj inter la du landoj. Dum la restado, Xi interparolos kun princo Albert II kaj diskutos pri kunlaboro en la kampoj de politiko, ekonomio, interpopolaj interŝanĝoj kaj mediprotekto por malfermi novan epokon de ĉina-monakaj rilatoj.

Wang diris ankaŭ, ke tiu ĉi jaro markas la 55an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la refoja vizito de Xi al Francio post kvin jaroj havas aparte gravan signifon por la duflankaj rilatoj. Gvidantoj de Ĉinio kaj Francio diskutos pri internaciaj kaj regionaj demandoj kaj ĉeestos subskribon de interkonsentojn pri kunlaboro en energio, transportado, agrikulturo, financo, kulturo kaj scienctekniko.

Ekspozicio montranta la praktikojn kaj atingojn de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) en protekto de la monda paco kaj akcelado de komuna disvolviĝo malfermiĝis lunde ĉe la stabejo de la Afrika Unio (AU) en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo.

La kvin-taga ekspozicio organizita de ĉinaj aŭtoritatoj montras ĉefe bildojn, kiuj reflektas la devontigon de la ĉina armeo al akcelado de tutmonda paco kaj komuna disvolviĝo. La ekspozicio montras al la mondo, ke Ĉinio firme subtenas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj la kernan rolon de la UN en internaciaj aferoj, kaj aktive konstruas la komunumon de komuna estonteco por la homaro.

Chen Xufeng, aferŝarĝito de la ĉina misio al la Afrika Unio, reasertis dum parolado en la malfermo, ke la ĉina armeo ĉiam estas firma forto en konservado de monda paco, kio reflektas la devontigon de Ĉinio al tutmonda paco, komuna disvolviĝo kaj internacia ordo.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio lunde publikigis blankan libron pri la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo kaj protekto de homaj rajtoj en Xinjiang.

La blanka libro diris, ke la ĉina registaro firme oponas ĉiujn formojn de terorismo kaj ekstremismo, kaj laŭleĝe severe batas iun ajn konduton subtenantan terorismon kaj ekstremismon kaj ĉian agon, kiu koncernas organizadon, planadon kaj efektivigon de terorismaj aktivecoj, aŭ atencon al homaj rajtoj de civitanoj. Ĝi diris, ke dum iu periodo, la ĉina regiono Xinjiang, sub la kombinita influo de separistoj, religiaj ekstremistoj kaj teroristoj, ofte suferis terorismajn atakojn, kiuj malutilis al la vivo kaj posedaĵo de homoj de ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang kaj tretis homan dignon. La ĉina batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo estas grava parto de la sama batalo farita de la internacia komunumo kaj konformas al la celoj kaj principoj de la UN pri batalo kontraŭ terorismo kaj defendo de bazaj homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin