Xi sendis kondolencon al indonezia prezidento pro letela inundo

(GMT+08:00) 2019-03-22 11:33:01     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe sendis kondolencan mesaĝon al indonezia prezidento Joko Widodo pro la lastatempaj letalaj inundoj en la sudorient-azia lando.

Laŭ indoneziaj oficialuloj kaj savantoj, pli ol 100 homoj estis mortigitaj en fulmaj inundoj kaj terlavangoj en la orienta provinco Papuo, kaj dekoj da aliaj restas malaperintaj.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj en sia nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn pro la perdo de vivoj, kaj adresis sincerajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj la malaperintoj.

Xi diris, ke Ĉinio simpatias kun la indonezia popolo, kaj ke li kredas, ke sub la firma gvidado de la prezidento kaj registaro de Indonezio, la indonezia popolo certe venkos malfacilaĵojn kaj rekonstruos sian hejmlandon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin