Xi kondolencas mozambikan, zimbabvan kaj malavian prezidentojn pro katastrofo de ciklono

(GMT+08:00) 2019-03-22 11:34:06     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencajn mesaĝojn respektive al mozambika prezidento Filipe Nyusi, zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa kaj malavia prezidento Peter Mutharika pro la lastatempa katastrofo de tropika ciklono.

Xi diris en la mesaĝoj, ke la ciklono Idai kaŭzis pezan perdon de vivoj kaj posedaĵoj en Mozambiko, Zimbabvo kaj Malavio.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj en sia nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn pro la perdo de vivoj, kaj adresis sincerajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj la malaperintoj kaj ankaŭ al la vunditoj kaj ĉiuj en la regionoj trafitaj de la katastrofo.

Xi diris, ke la ĉina popolo sentas la doloron de la tri afrikaj landoj, kaj ke li kredas, ke sub la forta gvidado de iliaj registaroj, la popoloj de la tri landoj venkos la katastrofon kaj rekonstruos siajn hejmojn baldaŭ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin