Ĉinio liveros humanitaran helpon al Mozambiko, Zimbabvo kaj Malavio trafitaj de ciklono

(GMT+08:00) 2019-03-22 11:35:16     Redaktoro:Yu

La Ĉina Agentejo por Internacia Evoluiga Kunlaboro diris ĵaŭde, ke Ĉinio liveros humanitaran helpon al Mozambiko, Zimbabvo kaj Malavio trafitaj de ciklono.

Sen publikigo de detaloj de la helpo, proparolanto de la Ĉina Agentejo por Internacia Evoluiga Kunlaboro Tian Lin diris, ke la ĉina flanko esprimas kondolencon al homoj influitaj de la katastrofo kaj pretas liveri helpon al la rekonstruo en tiuj landoj laŭ la bezonoj de la trafitaj regionoj.

Proparolanto de la UN diris merkrede, ke almenaŭ 360 homoj mortis pro la ciklono Idai, kiu balais sudan Afrikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin