Zimbabvo deklaris du-tagan nacian funebron por viktimoj de ciklono Idai

(GMT+08:00) 2019-03-22 11:36:36     Redaktoro:Yu

Zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa ĵaŭde deklaris du tagojn da nacia funebro post la ruiniga ciklono Idai, kiu mortigis 139 homojn kaj postlasis spuron de detruo en la orienta kaj suda partoj de la lando.

En parolado al la tuta lando, la prezidento deklaris la semajnfinon de la 23a kaj 24a de marto kiel naciajn tagojn de funebro.

Mnangagwa diris, "En ĉi tiuj du tagoj de nacia funebro, ni devas memori ĉiun nian karan forpasinton per preĝo kaj aliaj praktikoj."

Li aldonis, "Permesu al mi esprimi respekton al alilandaj registaroj, organizoj kaj civitanoj, kies profunda sento de kompato restigis ilin ĉe ni en ĉi tiu horo de granda nacia malĝojo kaj bezono."

Ciklono Idai trafis Zimbabvon de najbara Mozambiko inter vendredo kaj dimanĉo, eligante fortajn ventojn kaj inundojn, kiuj delokigis milojn da aliaj kaj lasis multajn senhejmaj post disfalo de hejmoj pro la pluvegoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin