Xi postulas plenfortajn klopodojn por savi viktimojn de eksplodo de industria parko

(GMT+08:00) 2019-03-22 13:40:33     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede postulis plenfortajn klopodojn por serĉi kaj savi viktimojn, post kiam eksplodo de industria parko en la ĉina orienta Jiangsu-provinco mortigis 47 homojn kaj grave vundis 90 aliajn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la instrukcion en sia eŭropa vojaĝo.

Xi diris, ke plenfortaj klopodoj devas esti faritaj por serĉi tiujn katenitajn, kaj la vunditoj devas esti senprokraste kuracataj, kaj helpo devas esti bone farita por konservi socian stabilecon. Samtempe, medi-monitorado kaj frua averto devas esti fortigitaj por malebligi ekologian poluadon kaj ankaŭ sekundarajn katastrofojn.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke la eksplodo okazis je ĉirkaŭ la 2a horo kaj 48 minutoj posttagmeze post incendio, kiu estiĝis en kemia fabriko troviĝanta en industria parko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin