Novaĵoj (Marto 22)

(GMT+08:00) 2019-03-22 16:08:17     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto atingis Italion por ŝtata vizito; Ĉinio liveros humanitaran helpon al Mozambiko, Zimbabvo kaj Malavio trafitaj de ciklono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde atingis Romon por ŝtata vizito al Italio por desegni la estontecon de la duflankaj rilatoj kaj puŝi la interrilatojn en la novan epokon.

Tio estas la refoja vizito de ĉina ŝtatestro al la eŭropa nacio post 10 jaroj. Du italaj batalaviadiloj akompanis la aviadilon de Xi, post kiam ĝi eniris la aerspacon de la lando. Xi kaj lia edzino, Peng Liyuan, estis salutitaj de altrangaj italaj registaraj oficialuloj en la flughaveno.

Xi faris skriban paroladon en la flughaveno. Li diris, ke la ĉina-italaj rilatoj eltenis la provon de tempo kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, de post kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn antaŭ 49 jaroj. La du landoj subtenis la principon de reciprokaj respekto, fido kaj profito kaj senĉese antaŭenigis sian amikecon kaj kunlaboron, starigante ekzemplon de rilatoj inter du landoj de malsamaj sociaj sistemoj, kulturaj fonoj kaj evoluaj stadioj. Li akcentis, ke la pragmata kunlaboro inter la du landoj rikoltis bonajn rezultojn, alportante efektivajn profitojn al la du popoloj. La duflankaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj estis riĉaj kaj buntaj, kaj akcelis reciprokan komprenon kaj amikecon.

La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke li atendas renkontiĝi kun la italaj gvidantoj por kune desegni planon pri la estonta disvolvado de duflankaj rilatoj.

Italio estas la unua stacio de la trilanda eŭropa vojaĝo de Xi. Li vizitos ankaŭ Monakon kaj Francion.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencajn mesaĝojn respektive al mozambika prezidento Filipe Nyusi, zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa kaj malavia prezidento Peter Mutharika pro la lastatempa katastrofo de tropika ciklono.

Xi diris en la mesaĝoj, ke la ciklono Idai kaŭzis pezan perdon de vivoj kaj posedaĵoj en Mozambiko, Zimbabvo kaj Malavio.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj en sia nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn pro la perdo de vivoj, kaj adresis sincerajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj la malaperintoj kaj ankaŭ al la vunditoj kaj ĉiuj en la regionoj trafitaj de la katastrofo.

Xi diris, ke la ĉina popolo sentas la doloron de la tri afrikaj landoj, kaj ke li kredas, ke sub la forta gvidado de iliaj registaroj, la popoloj de la tri landoj venkos la katastrofon kaj rekonstruos siajn hejmojn baldaŭ.

La Ĉina Agentejo por Internacia Evoluiga Kunlaboro diris ĵaŭde, ke Ĉinio liveros humanitaran helpon al Mozambiko, Zimbabvo kaj Malavio trafitaj de ciklono.

Sen publikigo de detaloj de la helpo, proparolanto de la Ĉina Agentejo por Internacia Evoluiga Kunlaboro Tian Lin diris, ke la ĉina flanko esprimas kondolencon al homoj influitaj de la katastrofo kaj pretas liveri helpon al la rekonstruo en tiuj landoj laŭ la bezonoj de la trafitaj regionoj.

Proparolanto de la UN diris merkrede, ke almenaŭ 360 homoj mortis pro la ciklono Idai, kiu balais sudan Afrikon.

Zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa ĵaŭde deklaris du tagojn da nacia funebro post la ruiniga ciklono Idai, kiu mortigis 139 homojn kaj postlasis spuron de detruo en la orienta kaj suda partoj de la lando.

En parolado al la tuta lando, la prezidento deklaris la semajnfinon de la 23a kaj 24a de marto kiel naciajn tagojn de funebro.

Mnangagwa diris, "En ĉi tiuj du tagoj de nacia funebro, ni devas memori ĉiun nian karan forpasinton per preĝo kaj aliaj praktikoj."

Li aldonis, "Permesu al mi esprimi respekton al alilandaj registaroj, organizoj kaj civitanoj, kies profunda sento de kompato restigis ilin ĉe ni en ĉi tiu horo de granda nacia malĝojo kaj bezono."

Ciklono Idai trafis Zimbabvon de najbara Mozambiko inter vendredo kaj dimanĉo, eligante fortajn ventojn kaj inundojn, kiuj delokigis milojn da aliaj kaj lasis multajn senhejmaj post disfalo de hejmoj pro la pluvegoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede postulis plenfortajn klopodojn por serĉi kaj savi viktimojn, post kiam eksplodo de industria parko en la ĉina orienta Jiangsu-provinco mortigis 47 homojn kaj grave vundis 90 aliajn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la instrukcion en sia eŭropa vojaĝo.

Xi diris, ke plenfortaj klopodoj devas esti faritaj por serĉi tiujn katenitajn, kaj la vunditoj devas esti senprokraste kuracataj, kaj helpo devas esti bone farita por konservi socian stabilecon. Samtempe, medi-monitorado kaj frua averto devas esti fortigitaj por malebligi ekologian poluadon kaj ankaŭ sekundarajn katastrofojn.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke la eksplodo okazis je ĉirkaŭ la 2a horo kaj 48 minutoj posttagmeze post incendio, kiu estiĝis en kemia fabriko troviĝanta en industria parko.

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua vokis grandigi regionojn de la sud-suda kunlaboro per pli da novigemaj reĝimoj dum parolado en la malferma kunveno de la Dua Altnivela Konferenco de la UN pri Sud-Suda Kunlaboro merkrede en la argentina ĉefurbo Bonaero

La sud-suda kunlaboro estas termino historie uzata de politikfarantoj kaj akademiuloj por priskribi la interŝanĝon de resursoj, teknologio kaj scio inter evoluantaj landoj.

Hu emfazis en la parolado, ke Ĉinio firme subtenas multflankecon kaj la multflankan mekanismon kun la UN kiel ĝia kerno, kaj rezolute protektas la bazajn principojn de respekto al suvereneco, egaleco kaj reciproka profito, kaj ne-interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj. Li diris, ke li esperas, ke ĉi tiu kunveno atingos interkonsenton kaj liveros solidan fundamenton por la efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris jaŭde, ke 27 membroj de la Eŭropa Unio (EU) unuanime konsentis malfruigi la daton de la foriro de Britio ĝis la 22a de majo, se la interkonsento pri la retiro estos aprobita de la malsupera ĉambro de la brita parlamento en la venonta semajno.

Tusk diris post la fino de la pintkunveno pri la retiro de Britio en Bruselo ĵaŭde, ke se la interkonsento pri la retiro ne estos aprobita en la venonta semajno, la malfruigo iros ĝis la 12a de aprilo. Li diris, ke la 27 membroj de la EU ankaŭ aprobis la Strasburgan Interkonsenton ĵaŭde kaj daŭrigos preparojn por seninterkonsenta retiro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin