Sabate en Romo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al solena adiaŭa ceremonio organizita de itala prezidento Sergio Mattarella.

(GMT+08:00) 2019-03-23 21:09:36     Redaktoro:Ĝoja

Sabate en Romo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al solena adiaŭa ceremonio organizita de itala prezidento Sergio Mattarella.

Je la 9-a horo kaj 50 minutoj sabate laŭ la loka tempo, Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingis la prezidentejon. La dulandaj ĉefoj sincere adiaŭis. Xi dankis prezidenton Sergio Mattarella kaj la italan registaron pro la varma akcepto. Li montris, ke dum la vizito li faris profundajn kaj amikajn renkontiĝojn kaj interparolojn kun prezidento kaj aliaj italaj gvidantoj, kio fortigis duflankan konfidon kaj praktikajn kunlaborojn sur diversaj kampoj. Ĉinio kaj Italio devas pluapaŝe kompaktigi altrangajn kontaktojn kaj akceli la dulandajn rilatojn de ĉiuflankaj strategiaj partneroj al nova ŝtupo.

Sergio Mattarella varme gratulis la plenan sukceson de la historia vizito de prezidanto Xi Jinping al Italio. Li volas kune kun prezidanto Xi fortigi kontakton kaj akceli la rilatojn inter Italio kaj Ĉinio senĉese nove disvolviĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin