Xi Jinping interparolis kun itala ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-03-23 22:10:31     Redaktoro:Ĝoja

Sabate en Romo ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun itala ĉefministro Giuseppe Conte.

Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Italio fontas en la historia akumulado de la duflanka miljara kontaktado kaj posedas profundan popolan bazon. Lastajn jarojn senĉese profundiĝis dulandaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj sur diversaj kampoj, kio donis forton al propra ekonomia kaj socia evoluo. Ĉinio kaj Italio estas la grava strategia partnero por unu la alia. La du flankoj ĉiam rigardas kaj tenas la dulandajn rilatojn laŭ strategio kaj angulo de longtempa disvolvo. La kuranta jaro estas la 15-a datreveno de la fondo de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio kaj la venonta jaro estos la 50-a datreveno de la fondo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, per ĉi tiuj okazoj Ĉinio kaj Italio kune akcelos la dulandajn rilatojn en novan epokon por ke diverskampaj praktikaj kunlaboroj pli bone favorigu la dulandajn popolojn.

Giuseppe Conte diris, ke la vizito de prezidanto Xi Jinping havas gravan historian signifon kaj certe kondukos la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo. Italio alte atentas la rilatojn kun Ĉinio, okaze de la 50-a datreveno de la fondo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj Italio volas kune kun Ĉinio profundigi la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn kaj plivastigi kunlaborojn pri ekonomio, komerco, investo, energio, agrikulturo, kulturo, turismo kaj aviado. Italio ĝojas pro kapto de la historia ŝanco kaj aliĝo al "Zono kaj Vojo", kaj konvinkiĝas, ke tio helpos plene fosi potencialajn fortojn de dulandaj kunlaboroj. Italio bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investon en Italio por komuna gajno.

Poste ili kune atestis la subskribon de interkomprena memorando pri komuna akcelado de konstruado de "Zono kaj Vojo" kaj subskribon de aliaj duflankaj dokumentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin