Amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Monako

(GMT+08:00) 2019-03-24 17:06:24     Redaktoro:Pluveta

Invitite de Albert Alexandre Louis Pierre Grimaldi, ŝtatestro de Monako, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping vizitis Monakon dimanĉe. Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al Monako post establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en 1995. Tio montris, ke la landoj, grandaj aŭ malgrandaj, ĉu estas malproksimaj unu de la alia, povas fariĝi partneroj kun egaleco, amikeco kaj reciproke profitaj kunlaboroj.

Kompare kun Ĉinio la aero de teritorio de Monako estas malgranda, tamen ĝi estas altnivele evoluinta lando, kies pokapa enspezo estas plej alta en la mondo.

En 2018 interparolante kun Albert Alexandre Louis Pierre Grimaldi, kiu vizitis Ĉinion, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping diris, ke kvankam Ĉinio kaj Monako estas malproksimaj unu de la alia, kaj havas malsamajn statojn de la lando, tamen la du landoj persistis en reciproka respekto, egaleca traktado kaj komuna venko, tial la dulandaj rilatoj bone disvolviĝis. Retrorigardinte la pasintecon oni facile rimarkis, ke la interŝanĝo de Ĉinio kaj Monako estas kunlabora modelo inter la evoluinta landoj kaj la evoluanta.

Monako estas mondfama turisma celoko. Xi Jinping alte taksis ĝian disvolviĝon de mediprotekto kaj verda evoluado. Li esperis profundigi la dulandajn kunlaborojn en la kampoj de la iniciato Zono kaj Vojo, mediprotekto, klimata ŝanĝiĝo, pura energiofonto kaj tiel plu.

En la tutterglobiĝa periodo ĉiuj landoj kaj nacioj vizaĝas al la problemo, kiel traktos la rilatojn kun aliaj. Ĉinio ĉiam pledas por tio, ke ĉiu lando, granda aŭ malgranda, riĉa aŭ malriĉa, forta aŭ malforta, estas unu membro de la internacia komunumo. Precipe en la nuna epoko diversaj landoj bezonas kunlabori kun aliaj landoj por respondi al diversaj defioj.

Sur la bazo de reciroka respekto, egaleca traktado kaj komuna venko la rilatoj inter Ĉinio kaj Monako estas indaj je diplomatia modelo inter la plej granda evoluanta lando kaj la plej evoluinta lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin