Memorindaj kaj sekvindaj normoj por Ĉinio kaj Francio

(GMT+08:00) 2019-03-25 14:46:37     Redaktoro:Yu

Dum la Bonaera Pintkunveno de la Grupo 20 en 2018, gazetara konferenco estis aparte atentata de amaskomunikiloj. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian kaj ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres reasertis al raportistoj siajn promesojn pri komunaj klopodoj por traktado de klimatŝanĝiĝo, kio ne nur montris la grandan gravecon donitan de la tri flankoj al klimatŝanĝiĝo, sed ankaŭ reflektis striktan kunlaboron inter Ĉinio kaj Francio en tiu ĉi kampo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Francio estas specialaj amikoj, kaj la ĉina popolo ĉiam memoras, ke Francio estas la unua okcidenta lando, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Krome, Francio faris pionirajn agojn kun sia komunikado kun Ĉinio. Ĝi, la unua el okcidentaj landoj, malfermis rektan flugon al nova Ĉinio, kaj la unua okazigis Jaron de la Ĉina Kulturo kaj aprobis establon de Centro de la Ĉina Kulturo.

Ĉio ĉi fontas de la franca tradicio de sendependa diplomatio. Francio havas brilan civilizacion kaj estas konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN. Ĝi, sendependa de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, oponis la militon kontraŭ Irako, kaj ludis nemankigeblan gvidan rolon en la tutmonda traktado de klimatŝanĝiĝo kune kun Ĉinio.

Ĝuste pro tia sendependeco, la franca diplomatio al Ĉinio estas diferenca, kaj rapide disvolviĝis ĉina-francaj rilatoj. La duflanka komunikado inter registaroj kaj inter popoloj multe proksimigis rilatojn inter la du landoj.

Estas emfazinde, ke spite al ia ajn ŝanĝiĝo de la internacia situacio, la specialaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio firmiĝos kaj disvolviĝos, se la du flankoj memoros kaj sekvos tiujn efikajn gravajn normojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin