Malfermiĝis ekspozicio celebranta 55an datrevenon de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio

(GMT+08:00) 2019-03-26 10:29:52     Redaktoro:Selena

 

Vespere de la 24a de marto en Ĉina Kultura Centro en Parizo, malfermiĝis la ekspozicio de artaj trezoroj de Nacia Arta Muzeo de Ĉinio celebranta 55an datrevenon de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj 100an datrevenon de studado kaj laborado de ĉinaj studentoj en Francio en la frua periodo de la 20a jarcento.

La ekspozicio fokusiĝis al historio de centjaraj artaj interfluoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj 36 gravaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj estis eksponataj, inkluzive de artaĵoj kreitaj de Chang Yu, Xu Beihong, Lin Fengmian kaj aliaj artistoj, kiuj studis en Francio.

Jiang Jianguo, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato diris en sia parolado en la malferma ceremonio, ke la ekspozicio estas unu el konkretaj rimedoj de gravaj komunaj konsentoj de la ĉina kaj franca ŝtatestroj por efektive antaŭenpuŝi interpopolajn interŝanĝojn kaj plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron de junularo. Li aldonis, ke ekspono de la artaĵoj kreitaj de tiuj pli aĝaj generacioj de artistoj, kiuj studis en Francio, havas gravan signifon por priparoli ĉinajn rakontojn kaj antaŭenpuŝi artajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn en la nova epoko.

Dum la ekspozicio ankaŭ okazos simpozio pri centjariĝo de arta interŝanĝo inter Ĉinio kaj Francio. La ekspozicio fermiĝos en la 17a de aprilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin