Ĉinio kaj Francio devas kune trakti novan defion pri tutmonda regado

(GMT+08:00) 2019-03-26 15:03:59     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Parizo okazis Ĉina-Francan Forumo pri Tutmonda Regado. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian kune ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladojn.

Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtataferan viziton en Francio. Sub la nuna internacia situacio, diversaj flankoj alte atendas kunlaboron de Ĉinio kaj Francio por antaŭenpuŝi mondajn pacon kaj progreson. Ni vivas en la epoko, kie plenplenas de ŝancoj kaj defioj, kaj bezonas kune serĉi pli justajn, efikajn, kaj pli taŭgajn rimedojn por tutmonda regado.

Le Drian diris, ke okazigo de la forumo dum vizito de Xi al Francio havas grava signifon. Fronte al atako de unuflankeco kaj protektismo kontraŭ bazaj principoj de internaciaj rilatoj, Francio kaj Ĉinio devas kunlabori, senĉese krei, kune diskuti kadron de tutmonda regado, kaj kune trakti defiojn. Francio subtenas egalan konkurencon kaj komunan sekurecon, kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en klimatŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj temoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin