Xi kaj Macron konsentis forĝi pli solidan, stabilan kaj viglan ĉina-francan partnerecon

(GMT+08:00) 2019-03-26 13:13:07     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia franca paralelulo Emmanuel Macron konsentis antaŭenigi la altnivelajn rilatojn inter la du landoj kaj krei pli solidan, stabilan kaj viglan ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon ĉe la nova deirpunkto en la historio.

La interkonsento estis atingita dum la intertraktado inter Xi kaj Macron en la Elizea Palaco en Parizo.

Xi diris, ke grandaj ŝanĝiĝoj okazis al la internacia situacio, sed la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio ĉiam disvolviĝis sur alta nivelo kaj en stabila kaj sana maniero. Li diris, ke de post la enoficiĝo de prezidento Macron, la duflankaj rilatoj atingis novan alton en nur malpli ol du jaroj, kun multaj novaj rezultoj. Ĉi tiu jaro havas specialan memorfestan signifon, ĉar ĝi markas la 55an datrevenon de la ĉina-francaj diplomatiaj rilatoj, la 100an datrevenon de la Ĉina Labor-Studa Movado en Francio, kaj ankaŭ la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke scii la pasintecon povas helpi homojn juĝi hodiaŭon kaj antaŭeniri plu. La mondo spertas grandajn ŝanĝiĝojn maloftajn dum jarcento, kaj la homaro staras ĉe vojkruciĝo, kaj por Ĉinio, Francio kaj Eŭropo, ankaŭ ili troviĝas en decida stadio de disvolvado. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kune kun Francio por heredi la pasintecon kaj krei la estontecon, ebligi la duflankan proksiman kaj longedaŭran ampleksan strategian partnerecon esti plu ĉe la kapo, kaj fari pli da historiaj kontribuoj al konstruado de malferma, inkluziva, pura kaj bela mondo, kiu ĝuas longedaŭran pacon, universalan sekurecon kaj komunan prosperon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin