Ĉefo de UN alvokas eliminon de rasa diskriminacio

(GMT+08:00) 2019-03-26 14:07:26     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde urĝis la internacian komunumon renovigi sian promeson por fini rasan diskriminacion.

Guterres diris dum parolado en kunveno memorfestanta la Internacian Tagon por la Elimino de Rasa Diskriminacio, ke estas tempo renovigi nian promeson por fini rasismon, rasan diskriminacion, ksenofobion kaj rilatan maltoleremon, inkluzive de socia kaj etna diskriminacio, kontraŭislamana malamo kaj antisemitismo. Li diris, ke la masakro en du moskeoj en Nov-Zelando antaŭ du vendredoj estas la lasta tragedio enradikiĝinta en tia veneno.

La ĝenerala sekretario diris, ke li profunde timis la nunan leviĝon de ksenofobio, rasismo kaj maltoleremo, pli kaj pli multe nutrataj de naciismaj kaj popolismaj ideologioj. Li aldonis, ke kiam homoj estas atakitaj, fizike, vorte aŭ en sociaj amaskomunikiloj, pro siaj raso, religio aŭ etno, la tuta socio malgrandiĝas, kaj estas grave, ke ni ĉiuj stariĝu kaj defendu la principojn de egaleco kaj homa digno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin