Diversaj flankoj de Mez-Oriento kondamnas usonan agnoskon de israela suvereneco super Golan-Altaĵo

(GMT+08:00) 2019-03-26 14:11:13     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis dekreton, formale agnoskante israelan suverenecon super Golan-Altaĵo, siria terotorio okupata de Israelo. La decido de la usona registaro estigis kategorian kondamnon kaj fortan oponon de la araba mondo.

La siria registaro oponas la decidon de Trump. En sia raporto la siria nacia novaĵ-agentejo citis rimarkojn de oficialulo el la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, dirante, ke la agnosko de israela suvereneco super Golan-Altaĵo estas publika atenco al suvereneco kaj teritoria integreco de Sirio kaj serioza malestimo al internacia leĝo.

Ĝenerala sekretario de la Araba Ligo, Ahmed Abul Gheit publikigis deklaron, kondamnante per plej fortaj vortoj la usonan agnoskon de israela suvereneco super Golan-Altaĵo. La deklaro diris, ke la dekreto de Trump estas senvalida en formo kaj substanco kaj ne povas ŝanĝi la leĝan statuson de Golan-Altaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin