Ĉinio kaj Francio havas komunan valorkoncepton en tutmonda regado

(GMT+08:00) 2019-03-26 18:36:01     Redaktoro:Yu

En 2016, la unua ŝoseo kunliganta Brazavilon, la ĉefurbon de la Konga Respubliko kaj la ekonomian centron Pointe-Noire estis finkonstruita. Dante al tiu ŝoseo, la semajna vojaĝo inter la du urboj estis mallongigita ĝis ses horoj. La ŝoseo estis konstruita de la Ĉina Konstru-Kompanio sub la kontrolo de la franca firmao EGIS. Poste ĝi estas administrata laŭ licenco, kaj la du landoj refoje kunlaboras. La ĉina flanko respondecas pri riparado de la vojo, dum la franca respondecas pri la administrado.

Konstruado de tiu ŝoseo estas sukcesa kazo de ĉina-franca kunlaboro en triapartia merkato. Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj gravaj ekonomioj de la mondo, Ĉinio kaj Francio havas profundan bazon kaj vastan spacon por kunlaboro en multaj kampoj de la tutmonda regado, kio dependas de multaj komunaj valorkonceptoj, kiel oni diras, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Francio estas bazita sur simila vidpunkto.

Francio ludas la rolon kiel pozitiva akcelanto en la tutmonda traktado de klimatŝanĝiĝo, dum la subteno de Ĉinio estas aparte ŝlosila. Iuj analizantoj diris, ke Usono deklaris retiron el la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo, kaj se ankaŭ Ĉinio forlasos ĝin konsidere disvolvadon de sia ekonomio, ĝi estos reduktita al peco da papero.

Fakte, Ĉinio ne nur faris firman politikan promeson pri la Pariza Interkonsento, sed ankaŭ estas grava aganto en efektivigo de la interkonsento. En 2017, la totala investo de Ĉinio en la kampo de renovigebla energio kalkuliĝis al 126,6 miliardoj da usonaj dolaroj, okupante 45% de la tutmonda investo por verda energio.

La ĉina-francaj rilatoj havas strategian gravecon en la tutmonda regado, kaj pro tio la duflanka kunlaboro ludas gravan rolon en protektado de la monda ordo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin