Ĉinio liveras sian taktikon por trakti "kvar deficitojn" en tutmonda regado

(GMT+08:00) 2019-03-27 14:22:31     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon marde en la ferma kunveno de la Ĉina-Franca Forumo pri Tutmonda Regado. Xi proponis kvarpunktan metodon por trakti "kvar deficitojn" en tutmondaj aferoj.

Unue, la ĉina prezidanto alvokis justecon kaj raciecon trakti la registaran deficiton. Xi diris, ke estas rekomendinde subteni viziojn de tutmonda regado kun ampleksa konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj kaj la principon, ke tutmondaj aferoj devas esti traktitaj de la popoloj de la mondo per konsiliĝo. Xi vokis aktive antaŭenigi la demokratiigon de reguloj de tutmonda regado. Due, Xi alvokis konsiliĝon kaj komprenon por trakti la deficiton de fido. Li urĝis pli proksiman komunikadon kaj dialogon inter diversaj civilizacioj por akceli reciprokan komprenon kaj reciprokan agnoskon. Trie, li alvokis komunajn klopodojn kaj reciprokan helpon por trakti la deficiton de paco. Li diris, ke estas rekomendinde subteni novan vizion pri komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭra sekureco, forĵeti pensmanierojn de la Malvarma Milito kaj nulsuma ludo, rifuzi la leĝon de la ĝangalo, kaj solvi konfliktojn en pacaj manieroj. Kvare, Xi alvokis reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn por trakti la deficiton de evoluado.

La prelego de Xi ricevis eĥon de eŭropaj gvidantoj, kiuj ĉeestis la ferman kunvenon de la Ĉina-Franca Forumo pri Tutmonda Regado. Nelonge post lia prelego, franca prezidento Emmanuel Macron diris en socia komunikilo, ke la Eŭropa Unio kaj Ĉinio devas kunigi manojn por trakti tutmondajn defiojn. Ankaŭ prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker diris, ke estas reciproka volo pri starigo de pli proksima kunlabora partnereco inter la EU kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin