Pekino-Parizo: refoja manpremo

(GMT+08:00) 2019-03-27 09:37:07     Redaktoro:祃璟琳

 

Post kvin jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping refoje faris ŝtatan viziton al Francio. Posttagmeze lunde Xi Jinping estis bonvenigita de franca gardistaro en Parizo. La frua printempo de Parizo estas plena de sunlumo kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio estas prosperaj kiel la printempo.

Solena bonveniga ceremonio ĉe Triumfa Arko

La Triumfa Arko posedas noblan pozicion en la koro de romantikaj francoj, ĝi ne nur estas fama konata loko de Parizo, sed ankaŭ portas revon kaj honoron de la franca nacio strebanta al libereco kaj paco. Posttagmeze lunde ĉe la Triumfa Arko franca prezidento Emmanuel Macron okazigis solenan ceremonion bonvenigante Xi. Ĉinio kaj Francio akcentis specialan signifon de la vizito, kiu okazas en speciala jaro, kiu markas kaj la 55an datrevenon de la starigo de ĉina-francaj diplomatiaj rilatoj kaj la 100an datrevenon de la movado de duonlaboro kaj duonstudo de ĉinaj studentoj en Francio. Antaŭ la vizito, Xi diris, ke portante specialan emocion al la franca popolo, li dissemas novan esperon de duflanka kunlaboro.

Du renkontiĝoj dum 24 horoj

Vespere de la 24a de marto, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan ĉeestis la privatan bankedon okazigitan de la geedzoj Macron en Villa Kérylos. Du ŝtatestroj kaj iliaj edzinoj kune pasigis tri horojn babilante.

En la sekva tago, okazis oficialaj eventoj kaj ene de 24 horoj, Xi dufoje renkontiĝis kun Emmanuel Macron. Ili unuece konsentis krei pli firman, stabilan kaj viglan ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Francio en nova historia startpunkto.

Ĉinio plue plibonigos komercan medion

Lunde la du ŝtatestroj kune atestis subskribon de 14 duflankaj dokumentoj. Ambaŭ flankoj subskribos komercan interkonsenton valoran je dek miliardoj da eŭroj kaj decidis antaŭenigi kunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj kunlaboron de la triapartia merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin