Novaĵoj (Marto 28)

(GMT+08:00) 2019-03-28 18:04:29     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke la unuaj provoj de Xi Jinping dum la vizito; Pliaj landoj oponas usonan agnoskon de israela suvereneco super Golan-Altaĵo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

De la 21a ĝis la 26a de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping laŭinvite faris ŝtataferan viziton al Italio, Monako kaj Francio. La vizito ankaŭ estas la unuafoja vizito de ĉina plej alta gvidanto de la kuranta jaro. Dum la trilanda vizito, prezidanto Xi atestis jenajn unuajn provojn.

Italio fariĝis la unua lando de la Grupo 7, kiu aliĝis al la iniciato Zono kaj Vojo.

Italio redonis 796 ĉinajn arkeologiajn restaĵojn. Tio estis la plej grandskala redono de ĉinaj arkeologiaj restaĵoj en la pasintaj 20 jaroj, kaj ankaŭ estis la unua sukcesa pragmata kunlaboro de Ĉinio kaj Italio pri batalo kontraŭ kontraŭleĝa transporto de historiaj artaĵoj laŭ internacia konvencio.

Ĉina prezidanto unuafoje vizitis Monakon.

Prezidanto Xi akiris donacon de la unua eldono de la franca versio de la libro Analizo de la Analektoj de Konfuceo.

Ĉinio kaj Francio unuafoje kunlabore okazigis la Forumon pri Tutmonda Regado kaj kvarflankan renkontiĝon.

Rilate al la vizito de prezidanto Xi, precipe la pozitivaj signaloj de Ĉinio kaj Francio pri konservo de multflankeco kaj fortigo de tutmonda regado, diversaj rondoj de Francio sinsekve donis pozitivajn taksadojn .

Franca eksa ĉefministro Jean-Pierre Raffarin diris, ke per la vizito de Xi, la dulandaj ŝtatestroj atingis komunajn konsentojn pri estonteco, kaj li opinias, ke prezidanto Xi kaj franca prezidento Macron establis stabilajn rilatojn. La du ŝtatestroj havis komunajn konsentojn kaj faris diskutojn, tamen ili havis klarajn opiniojn pri estonteco. En la nuna krizoplena mondo, Ĉinio kaj Francio ambaŭ opiniis, ke kunlaboro estas pli bona ol streĉeco, ambaŭ flankoj ne bezonas komercan militon, kaj la plej bona rimedo por eviti batalon estas kunlaboro.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede renkontiĝis kun Ban Ki-moon, prezidanto de la Konsilio de Boao-Forumo por Azio kaj partaj membroj de la konsilio.

Li diris, ke kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio ankoraŭ havas longan vojon al modernigo, kaj ĝi rekomendas protekti multflankecon, respekti diversecon de la homa civilizacio kaj permesi al ĉiuj landoj serĉi vojojn laŭ siaj propraj kondiĉoj. Li aldonis, ke Ĉinio plu profundigos reformon kaj plivastigos pordmalfermon, ĉar nur tiel Ĉinio povas atingi modernigan celon, kio utilas al disvovado kaj prospero de la mondo.

Ban Ki-moon kaj aliaj membroj de la konsilio opiniis, ke Ĉinio akiris senprecedencan progreson en la pasintaj 70 jaroj. Nun la mondo alfrontas defiojn, precipe necertecon alportitan de unuflankeco kaj protektismo, kaj la forumo volas labori kun diversaj partioj por antaŭenigi integrecon de la azia ekonomio kaj dediĉi saĝon kaj forton por realigi disvolviĝon divideblan por diversaj landoj.

Ĉina sendinto al la UN diris marde, ke Ĉinio deziras refoje emfazi, ke duŝtata solvo estas la fundamento por solvado de la palestina-israela konflikto, kaj ajna nova iniciato devas kontribui al la realigo de la duŝtata solvo.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke nun la internacia konsento pri antaŭenigo de la paca procezo en Mez-Oriento alfrontas defiojn, dum klopodoj por faciligo de paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo montris neniun signon de progreso.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis proklamon, anoncante, ke Usono oficiale agnoskas israelan suverenecon super Golan-Altaĵo. Tio estigis oponon kaj kondamnon de Rusio, Francio, Germanio, Britio, Pollando, Belgio, Irano, Sudano, Kataro kaj aliaj landoj.

Proparolanto de la Rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris marde, ke la usona decido refoje detruis la leĝan bazon de solvado de la mez-orienta demando. Ŝi akcentis, ke ne ŝanĝiĝis la rusa pozicio, ke Golan-Altaĵo estas teritorio de Sirio, kaj la rusa flanko obeos plu la rezolucion 497 pri Golan-Altaĵo de la Sekureca Konsilio de la UN.

Kvin eŭrop-uniaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, Francio, Germanio, Britio, Pollando kaj Belgio, publikigis deklaron, dirante, ke la starpunkto de la kvin landoj pri Golan-Altaĵo neniam ŝanĝiĝis, kaj ili ne agnoskas israelan suverenecon super la altaĵo.

La siria novaĵ-agentejo SANA raportis, ke la Siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede urĝis la Altan Komisaron de la UN por Homaj Rajtoj Michelle Bachelet publike kondamni la agnoskon de usona prezidento Donald Trump pri israela suvereneco super siria Golan-Altaĵo.

La ministerio diris, ke la decido de Trump neas la siriajn rajtojn pri Golan-Altaĵo, kiuj estas protektataj de la internacia leĝo, kaj fermas la okulojn al la "senhontaj malobservoj" de la homaj rajtoj fare de Israelo kontraŭ la laŭleĝaj loĝantoj de Golan-Altaĵo.

Israelo ekokupis Golan-Altaĵon de Sirio en la mezorienta milito en 1967 kaj aneksis ĝin en la 1980-aj jaroj, sed la internacia komunumo neniam rekonis tion.

La malsupera ĉambro de la brita parlamento merkrede konfirmis prokraston de la retiro de Britio en la Eŭropa Unio, kiu estis planita por la 29a de marto. Tamen la definitiva limdato ankoraŭ ne estis fiksita.

Antaŭe la Eŭropa Unio jam konsentis la peton de ĉefministro Theresa May pri prokrasto de la retiro, kaj liveris du elekteblajn horarojn: Se la brita parlamento adoptus la interkonsenton pri la retiro, la EU permesos al Britio prokrasti la retiron ĝis la 22a de majo, la tago antaŭ la elekto de la Eŭropa Parlamento; se la brita parlamento ne povus adopti la interkonsenton, Britio devas denove fari sian elekton antaŭ la 12a de aprilo.

Komisiono por politika komunikado pri la iniciato Zono kaj Vojo marde fondiĝis en Strasburgo sub alvoko de Nirj Deva, prezidanto de la Grupo por Amikeco inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio sub la Eŭropa Parlamento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin