Fokusoj de la Semajno (Mar. 29)

(GMT+08:00) 2019-03-28 17:58:18     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la unua eksterlanda vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping en 2019 altigis la ĉinajn rilatojn kun Italio, Monako kaj Francio al nova nivelo, kaj injektis novan impulson en ĉina-eŭropan ampleksan strategian partnerecon.

Wang diris, ke en ses tagoj la ĉina prezidanto ĉeestis pli ol 40 okazaĵojn dum sia vizito al kvin urboj, inkluzive de Romo, Palermo, Monako, Nico kaj Parizo. Li akcentis, ke tio estas vojaĝo de amikeco, kunlaboro kaj esploro, kiu atingis fruktodonajn rezultojn.

Ĉi-jaro markas la 15an datrevenon de la ĉina-itala ampleksa strategia partnereco, kaj la venonta jaro atestos la 50an datrevenon de ĉina-italaj diplomatiaj rilatoj. Wang diris, ke en renkontiĝoj kun itala prezidento Sergio Mattarella kaj ĉefministro Giuseppe Conte, Xi konsentis kun ili intensigi altnivelajn interŝanĝojn, firmigi politikan reciprokan fidon kaj levi la duflankajn rilatojn.

Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 55an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Dum renkontiĝoj kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj ĉefministro Edouard Philippe, Xi konsentis kun ili forĝi pli solidan, stabilan kaj viglan ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon, kaj plu esplori la vojon al kunekzisto de grandaj landoj, kiun karakterizas sendependeco, reciproka kompreno, antaŭvido, reciproka profito kaj komuna gajno.

Parolante pri la vizito de Xi al Monako, Wang diris, ke gvidantoj de la du landoj konsentis firme persisti en la ĝusta direkto de duflankaj rilatoj, daŭrigi malfermon kaj kunlaboron, serĉi pli da kungajnaj rezultoj kaj kune levi la duflankajn rilatojn en novan epokon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio plu malstreĉos la regadon de merkataliro kaj mallongigos la negativan liston por fremda investo. Ĉinio ellaboros alian version de negativa listo por fremda investo kaj publikigos la ĝisdatigitan liston antaŭ junio.

Li faris la rimarkojn en la malferma kunveno de la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio en la marborda urbeto Boao en la suda insula provinco Hainan.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio komencis formuli egalajn reglamentojn kaj regulojn por subteni la efektivigon de la nove adoptita Leĝo pri Fremda Investo. La subtenaj reguloj estos validaj kune kun la Leĝo pri Fremda Investo ekde la 1a de januaro 2020. Parolante pri la ekonomio, Li diris, ke la ĉina ekonomio funkcias stabile ekde la kuranta jaro, kun pozitivaj ŝanĝiĝoj kaj plibonigo de merkata anticipo. Ĉinio ne uzos grandan ekonomian stimulon por akceli kreskon, sed daŭrigos malfermon kaj novigon por vigligi partoprenantojn de la merkato kaj plifortigi endogenan impulson por ekonomia disvolviĝo.

La siria novaĵ-agentejo SANA raportis, ke la Siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede urĝis la Altan Komisaron de la UN por Homaj Rajtoj Michelle Bachelet publike kondamni la agnoskon de usona prezidento Donald Trump pri israela suvereneco super siria Golan-Altaĵo.

La ministerio diris, ke la decido de Trump neas la siriajn rajtojn pri Golan-Altaĵo, kiuj estas protektataj de la internacia leĝo, kaj fermas la okulojn antaŭ "senhontaj malobservoj" de homaj rajtoj fare de Israelo kontraŭ la laŭleĝaj loĝantoj de Golan-Altaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin