Hainan atestas rapidigon de paŝoj de Ĉinio al pli larĝa pordmalfermo

(GMT+08:00) 2019-03-28 18:41:16     Redaktoro:Yu
Pasintjare en Boao-Forumo por Azio, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis gravajn rimedojn por malstreĉi merkataliron, krei pli allogan medion por investado, fortigi protekton de rajtoj pri intelekta proprieto, kaj pliigi importojn, malfermante la procezon de plua pordmalfermo. Unu jaron poste, en la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio, ĉina ĉefministro Li Keqiang eligis serion da signaloj de plua pordmalfermo. Hainan-provinco, grava fenestro de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, refoje atestas, ke Ĉinio malfermas sian pordon pli larĝe al la ekstero.

Retrorigardante la atingojn akiritajn de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj, oni povas trovi, ke pordmalfermo estas la plej grava sekreto. Ĝuste pro la malfermo, Ĉinio rapide kreskis kaj fariĝis la dua plej granda ekonomio, la plej granda manufaktura lando, kaj la plej granda importanto de varoj en la mondo.

Serio da rimedoj efektivigitaj en la pasinta jaro pruvis, ke Ĉinio firme plenumis siajn promesojn. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde dum sia parolado en la malferma kunveno de la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio 2019, ke Ĉinio plu malstreĉos la regadon de merkataliro kaj mallongigos la negativan liston por fremda investo. Ĉinio ellaboros alian version de negativa listo por fremda investo kaj publikigos la ĝisdatigitan liston antaŭ junio. Li diris, ke Ĉinio komencis formuli egalajn reglamentojn kaj regulojn por subteni la efektivigon de la nove adoptita leĝo pri fremda investo. La subtenaj reguloj estos validaj kune kun la Leĝo pri Fremda Investo ekde la 1a de januaro 2020. Parolante pri la ekonomio, Li diris, ke la ĉina ekonomio funkcias stabile ekde la kuranta jaro, kun pozitivaj ŝanĝiĝoj kaj plibonigo de merkata anticipo. Ĉinio ne uzos grandan ekonomian stimulon por akceli kreskon, sed daŭrigos malfermon kaj novigon por vigligi partoprenantojn de la merkato kaj plifortigi endogenan impulson por ekonomia disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin