Mi estas preta por kontribui min mem al la popolo.

(GMT+08:00) 2019-03-28 09:58:42     Redaktoro:祃璟琳

"Mi estas preta por kontribui min mem al la popolo. " La vortoj de prezidanto Xi Jinping en renkontiĝo kun itala parlamenta prezidanto estis laŭdataj de sennombra homoj.

Regado de tiel granda lando necesigas ege gravan respondecon kaj penigan laboron. Mi estas preta por kontribui min mem al la popolo. Mi volas esti en animstato de senmieco kaj kontribui min al disvolvado de la lando. La simpla, sed decidema respondo havas kortuŝan forton por montri la sincerecon de la popola gvidanto.

Forgesi sin mem estas animstato priskribita de ĉina antikva filozofo Ĝŭangzio. Se la lando kaj la popolo okupas la lokon de la koro, la individueco kompreneble ne okupos la koron.

Servi por la popolo estas kredo. Xi eksplicite proklamis, ke la aspiro de la popolo al la bela vivo estas nia celo. Li akcentis, ke la partio kaj la lando donis sian fortunon al ni, ni nepre portas sur nin la respondecon. De malnovaj revoluciaj regionoj al landlimoj, de lernejoj, vilaĝoj al urbetoj, de bazaro al hejmo de malriĉuloj, Xi ĉiam metis la popolanojn en la koro kaj zorgis pri la vivo de la popolo.

La historio kaj la popolo elektis Xi kiel gvidanton, kio estas fortuno de la partio, de la lando kaj de la popolo.

Startante de nova deirpunkto, ni certe realigos la ĉinan revon de granda prosperiĝo sub gvidado de la popola ĉefo Xi kaj solidara klopodado de la popolo.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin