Wang Yi renkontiĝis kun Beybut Atamkulov

(GMT+08:00) 2019-03-29 12:04:12     Redaktoro:Shanshan

Merkrede en Pekino, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, renkontiĝis kun kazaĥa ministro pri eksterlandaj aferoj Beybut Atamkulov.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas amikaj najbaroj kaj ampleksaj strategiaj partneroj. Ĉinio alte taksis la elstarajn kontribuojn faritajn de la unua prezidento Nursultan Abishevich Nazarbayev por akcelo de la dulanda amikeco. Ankaŭ la nova prezidento Kassymjomart Kemelevich Tokaev estas malnova amiko de Ĉinio. La ĉina flanko estas fidoplena pri la estonteco de duflankaj rilatoj.

Atamkulov diris, ke Kazaĥio daŭre efektivigos la komunajn konsentojn, atingitajn de la unua prezidento Nazarbayev kaj prezidanto Xi, kaj senĉese fortigos kaj profundigos la strategian kunlaboran partnerecon kun Ĉinio. La nova prezidento Tokaev alte atentas disvolvi rilatojn kun Ĉinio, kaj volas antaŭenpuŝi konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo kune kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin