Ju pli la konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono proksimiĝas al kriza momento, des pli necesas plivastigi la interplektiĝon de interesoj

(GMT+08:00) 2019-03-30 14:59:42     Redaktoro:Xiong

La 29an de marto la 8a komerce altnivela konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, kiu daŭris du tagojn, finiĝis en Pekino. La kunsidon kune prezidis Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj ĉina kondukanto de la ĉina-usona ekonomia dialogo, kaj Robert Lighthizer, usona reprezentanto de komerco, kaj Steven Mnuchin, usona financa ministro. La du partioj diskutis pri la teksto de la interkonsento, kaj en tio prezentas sin nova progreso.

Por la konsiliĝo ĉiu paŝo ne estas facila, sed peniga kaj laciga. Kvankam la konsiliĝo estas fermita, sed kun la senĉesa rapidiĝo de la takto kaj paŝo de la konsiliĝo pli kaj pli multaj detaloj malkovriĝis, ekzemple, por ŝpari tempon la vespera festeno bonveniga aliformiĝis en simplan vespermanĝon laborantan: la reprezentantoj el la du partioj manĝis parolante pri la laboro; kaj plie, en tiu ĉi konsiliĝo okazis nenia ceremonio, la du partioj rekte kuris al la teksto, pri kiu ili diskutis laŭlinie.

Tiel peniga kaj malfacila estas la konsiliĝo, la kialo kuŝas en tio: unuflanke, ĝi reflektas gigantan diferencon ekzistantan inter Ĉinio kaj Usono en la reĝimo, kulturo, cirkonstancoj de ŝtato, etapo de disvolviĝo kaj tiel plu, kaj sekve nepre necesas grandega penado por serĉi identecon; aliflanke, la komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono ne estas simpla negoco, kaj pro tio la konsiliĝo nature alfrontis kompleksecon kaj malfacilecon.

Malgraŭ tio, la du teamoj, gvidate de la komuna ideo atingita de la du ŝtatestroj en Argentino kaj per sia komuna klopodado de la du partioj, ĉiam akiris sencan progreson. Tio estas malfacile akirita, kaj do la du partioj devas ĝin domaĝi. Ju pli la konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono proksimiĝas al kriza momento, des pli necesas disvastigi la interplektiĝon de interesoj.

En la venonta semajno la 9a komerce altnivela konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono okazos en Vaŝingtono. Kun la rapidiĝo de la intertrakta takto la du partioj devas efektivigi la komunan ideon de la dulandaj ŝtatestroj per pli grandaj kuraĝo, sagaco kaj konfido, plue irante unu al la alia kaj plivastigante la interresojn unu por la alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin