Laŭ ĉinaj kaj usonaj personoj pliigi konfidon inter Ĉinio kaj Usono estas grave

(GMT+08:00) 2019-03-31 17:55:22     Redaktoro:Xiong

La 30an de marto la Ĉina Forumo de Michigan okazis en la Komerca Lernejo Ross sub Universitato de Michigan. Ĉinaj kaj usonaj partoprenantoj en la forumo opiniis, ke Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn, kaj tiel ili devas pliigi konfidon inter si, profundigi kunlaboron, kio estas ege grava ne nur por la du landoj kaj la dulandaj popoloj, sed ankaŭ por la mondo.

Ronald Inglehart, politikologia profesoro de Universitato de Michigan kaj akademiano de la Usona Instituto pri Arto kaj Scienco, diris, ke la vidpunkto, ke la rapida evoluado de Ĉinio donas al Usono minacon, estas ne ĝusta, sed male, la konstanta disvolviĝo de Ĉinio kaj ties plivastigo de reformo efektive alportas al la du landoj pli multe da kunlaboraj ŝancoj.

La Ĉina Forumo de Michigan lanĉiĝis en 2017, kaj ĝi okazas unu fojon en ĉiu jaro. Tiu ĉi forumo funkciis du tagojn, kun la temo: "Doti junajn gvidantojn per talento kaj impulsi la epokon al reformo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin