Tri taskoj de Peng Liyuan dum unuafoja eksterlanda vizito en 2019

(GMT+08:00) 2019-04-02 08:44:21     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan faris ŝtatan viziton al Italio, Monako kaj Francio de la 21a ĝis la 26 de marto.

Peng Liyuan prenis sur si tri taskojn dum la vizito.

La unua tasko estas pri ŝtataj aktivecoj. Ŝi akompanis Xi Jinping ĉeesti la aktivecojn, inkluzive de ceremonioj bonvenigaj al ili, prelegoj kaj bankedoj. Estas malofte por Francio okazigi bonvenigan ceremonion antaŭ la Triumfa Arko.

Ili babilis sur ŝtuparo post la bonveniga ceremonio.

La dua tasko estas por publika bono. Ŝi estas amika ambasadoro pri tuberkulozo kaj aidoso de Monda Organizo por Sano kaj speciala sendito de UNESKO de UN por akceli edukadon de knabinoj kaj virinoj.

Antaŭ tri jaroj, t.e. en novembro de 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis pintkonferencon pri klimata ŝanĝiĝo en Parizo, kaj profesoro Peng Liyuan invitite vizitis ĉefstabejon de UNESKO en Parizo.

Ĉifoje ŝi venis al la ĉefstabejo por partopreni en premio-dona ceremonio por edukado de knabinoj kaj virinoj.

Audrey Azoulay, ĝenerala direktoro de UNESKO diris en sia parolado, ke ŝi admiras klopodojn de Peng en la kariero kaj esperas, ke pli multaj homoj estos inspirataj por subteni edukadon de knabinoj kaj virinoj tra la tuta mondo.

La tria tasko estas por kulturo kaj arto. Konsidere la profesion de Peng Liyuan, ĝenerale vizitataj landoj aranĝas kulturajn kaj artajn aktivecojn. Ĉifoje la tri landoj havas ĉirilatajn specialajn aranĝojn.

En palaco de Monako, princino Charlene Wittstock invitis ĉindevenan muzikiston ludi violonon, kaj ankaŭ ĉeestis ŝiaj gefiloj.

Kostumo estas aĵo de arto kaj lingvo. Alilandaj amaskomunikiloj ĉiam admiras ŝian vestolingvon.

La ĵurnalo Huffington Poŝto en la itala versio raportis, ke ŝi preferas vestojn kun la ĉina stilo.

Iu eŭropa retejo interpretis ĉinan tradician kulturon per ŝiaj vestoj kaj montris, ke ŝia beleco montras kuraĝecon kaj aspiron de modernaj virinoj.

Tempo flugis! Antaŭ ses jaroj, ili unuafoje faris eksterlandan viziton al Rusio post elektiĝo de Xi Jinping kiel ĉina prezidanto, kaj nun la mondo bone konas la paron. Ili marŝas manenmane kaj klopodas por la lando malgraŭ vento kaj pluvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin