Novaĵoj (Aprilo 01)

(GMT+08:00) 2019-04-01 16:23:20     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 1a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: publikiĝis artikolo de Xi pri subtenado kaj disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj; Ĉinio enorbitigis novan datum-relajsan sateliton. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri subtenado kaj disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj estis publikigita lunde en la sepa numero de la gazeto Qiushi ĉi-jare.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis en la artikolo, ke vojo estas la ĉefa demando koncerna al la sukceso aŭ malsukceso de la afero de la partio. Li akcentis, ke vojo estas la vivo de la partio. La artikolo diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj estas la unika vojo al konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, akcelado de socialisma modernigo kaj realigo de nacia rejuniĝo.

Li diris en la artikolo, "Historio kaj realo ambaŭ diris al ni, ke nur per socialismo ni povas savi Ĉinion, kaj nur per socialismo kun ĉinaj trajtoj ni povas disvolvi Ĉinion. Ĉi tio estas la konkludo de la historio kaj la elekto de la popolo." Li diris, ke sekvi marksismon kaj la socialismon devas pripensi la evoluadon. Ĉiuj membroj de la partio kaj oficialuloj sur ĉiuj niveloj devas senĉese profundigi reformojn kaj pordmalfermon kaj antaŭenigi teoriajn, praktikajn kaj instituciajn esplorojn.

La artikolo ankaŭ alvokis la membrojn de la KPĈ, precipe oficialulojn, firme kredi kaj fidele praktiki komunismon kaj socialismon kun ĉinaj trajtoj.

Ĉinio sendis novan datum-relajsan sateliton en la orbiton de la Xichang-a Satelit-lanĉa Centro en la sudokcidenta ĉina provinco Sichuan dimanĉe nokte.

La satelito estis lanĉita je la 23a horo kaj 51 minutoj laŭ pekina tempo per la portoraketo Changzheng-3B. Kiel la unua satelito por konstituado de la duageneracia reto de datum-relajsa satelito de Ĉinio, Tianlian-II 01 liveros servojn de datuma relajso, mezurado, regado kaj transmisio al spacveturiloj, satelitoj, portoraketoj kaj aliaj ne-spacveturilaj uzantoj.

La reto Tianlian-II estos evidente pli progresinta en planado pri tasko, administrado de sistemo kaj funkciado ol la unuageneracia reto konsistanta el la satelitoj Tianlian-I.

La nova reto, kun pli rapida transmisio de datumoj kaj pli alta kapablo de multcela servo, ludos gravan rolon en plibonigo de la rapido de transmisio, enorbita sekureco kaj fleksebleco de misio por mezaltaj kaj malaltaj terorbitaj satelitoj kaj kunhomaj kosmoŝipoj.

La slovaka nacia elektkomisiono deklaris dimanĉe, ke Zuzana Caputova gajnis la duan balotadon de la prezidenta elekto kaj estis elektita kiel nova prezidento.

Sabate okazis la dua balotado en Slovakio. Laŭ dimanĉe frumatene publikigita rezulto, Caputova gajnis 58,04% de la voĉoj, kaj fariĝis la unua virina prezidento en la historio de Slovakio. La 15an de junio, ŝi oficiale enoficiĝos.

La Araba Ligo okazigis la 30an Pintkunvenon dimanĉe en Tunizo. Deklaro publikigita en la kunveno esprimis firman oponon kontraŭ la pozicio de Usono pri Jerusalemo kaj la siria teritorio Golan-Altaĵo.

Ŝtataj estroj, registaraj ĉefoj aŭ reprezentantoj el 21 membroj de la Araba Ligo ĉeestis la unu-tagan kunvenon. La deklaro diris, ke la palestina demando estas la kerna demando por la arabaj landoj; la decido de Usono pri agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo estas senvalida kaj kontraŭleĝa, kaj la arabaj landoj firme oponas la usonan decidon. La deklaro diris, ke Orient-Jerusalemo estas la ĉefurbo de la palestina ŝtato, kaj ĉiuj partioj ne devas preni agojn, kiuj povas ŝanĝi la leĝan statuson kaj politikan atribuon de Jerusalemo.

La deklaro alvokis, ke la arabaj landoj klopodu plu por rekomenci pacan intertraktadon, kaj fini la intertraktadon en la difinita tempo surbaze de fondo de la palestina ŝtato laŭ landlimoj de la jaro 1967 kaj kun Jerusalemo kiel la ĉefurbo. La deklaro urĝis la internacian komunumon efektivigi ĉiujn rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN kaj petis ĉiujn landojn ne transloki siajn ambasadorejojn en Israelo al Jerusalemo.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris dimanĉe, ke la nunaj krizoj en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko devas esti solvitaj per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj surbaze de principoj de internacia leĝo.

La 30a Pintkunveno de la Araba Ligo okazis dimanĉe en Tunizo. Laŭ novaĵo publikigita de la retejo de Kremlo, Putin diris tiutage en sia gratula mesaĝo al la pintkunveno, ke multaj landoj en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko eltenas la provojn de armitaj konfliktoj, pliiĝo de terorisma minaco kaj akriĝo de sociaj kaj ekonomiaj demandoj, kaj la Araba Ligo kiel multflanka mekanismo de dialogo kaj kunlaboro sendube ludas pli gravan rolon. Putin aldonis, ke la rusa flanko esperas, ke la internacia komunumo solvos la nunajn krizojn en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj surbaze de principoj de internacia leĝo, kaj plene respektos suverenecon kaj teritorian integrecon de rilataj landoj. Li akcentis, ke tiu ĉi starpunkto estas aplikebla ankaŭ por Sirio.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris dimanĉe dum intervjuo kun raportistoj, ke la sendo de rusa milita personaro al Venezuelo konformas al interkonsento atingita de la du registaroj.

Lastatempe, usona prezidento Donald Trump diris, ke Usono konsideros ĉiujn agadplanojn. Tio celas devigi Rusion retiri siajn militajn specialistojn el Venezuelo. Lavrov diris al raportistoj, ke la rusa flanko jam faris klarigon pri la laboro de la milita personaro, ke Rusio sendis la militan personaron al Venezuelo por bonteni ekipaĵojn lastatempe transportitajn al la lando, kio konformas al la dulanda interregistara interkonsento aprobita de la venezuela parlamento kaj ankaŭ al la venezuela konstitucio.

La Hanovra Foiro, la plej grandioza industria montrado en la mondo, malfermiĝis dimanĉe vespere en la germana urbo Hanovro kun la kvinageneracia reto kaj artefarita inteligenteco kiel la ĉefaĵoj.

Kun 6 500 ekspoziciantoj el 75 landoj kaj regionoj, la Hanovra Foiro montros la plej freŝan disvolviĝon de teknologioj por industria uzo, inkluzive de la kvinageneracia reto, artefarita inteligenteco, malpezigita fabrikado kaj aliaj.

"Integrita Industrio - Industria Inteligenteco" estas la temo de ĉi-jara Hanovra Foiro. Ĝi montras la potencialon de la disvolviĝo de cifereca reto inter homoj kaj maŝinoj en la epoko de artefarita inteligenteco.

Vera kvinageneracia reto estos instalita en unu el la ekspoziciejoj kun la aero de ĉirkaŭ 1 500 kvadrataj metroj, en kiu konkretaj vitrinoj estos prezentataj en reala funkciado.

La interagado de homoj kaj maŝinoj, kiu liveras la bazon por la venonta fabriko, estos furora temo en la foiro, kun la tiel nomataj kunlaboraj robotoj, prezentataj de la mondaj grandaj kompanioj en ĉi tiu kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin