Liu He veturis al Usono por ekonomie kaj komerce altnivela konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2019-04-01 19:05:33     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la unua de aprilo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke koncerne al la 9a ekonomie kaj komerce altnivela konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, la ĉina vicĉefministro Liu He jam ekveturis al Usono.

"Koncerne al la 9a ekonomie kaj komerce altnivela konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, la ĉina vicĉefministro Liu He jam ekveturis al Usono. Ni esperas, ke la du partioj, surbaze de la esencaj progresoj jam akiritaj, povos kune peni en direkto unu al la alia kaj efektivigi la komunan ideon atingitan de la dulandaj ŝtatestroj, farante tiel, ke ili havu interkonsenton, en kiu prezentiĝu reciprokaj profitoj kaj kungajnoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin