Ĉinio komplete regas fentanilon kaj por kontroli drogojn necesas sampaŝeco tutmonda

(GMT+08:00) 2019-04-01 21:15:44     Redaktoro:Xiong

La unuan de aprilo la ĉinaj Ministerio pri Publika Sekureco, Nacia Prisana Komisiono kaj Ŝtata Administracio por Medikamentoj komune deklaris, ke ekde la unua de majo la substancoj kiel fentanilo estas registritaj en la aldonan liston de nemedicinaj drogoj kaj psikaj substancoj, kio signifas, ke la substancoj kiel fentanilo estos oficiale regataj en Ĉinio.

Kiel lando profunde suferata de narkotaĵoj kaj humiligita de tiaĵoj, Ĉinio ĉiam sekvas la politikon drakone malpermesi drogojn. Jam pli frue la ĉina registaro listigis 25 specojn de substancoj similaj al fentanilo en drogaron severe regatan, dum ĉe UN la regataj drogoj estas nur 21 specoj.

Sed Usono, kiu ne konsideru kiel administri tiajn drogojn en sia teritorio, tamen direktis riproĉojn al Ĉinio kaj nigrigis Ĉinion per la aserto, ke Ĉinio estas la fonto de fentanilo en Usono. Tiu aserto tute ne havas bazon, kaj nature ĝi estis refutita de Pekino.

Fakte, por batali kontraŭ fentanilo kaj similaĵoj, Ĉinio ĉiam kunlaboras kun Usono, ekzemple, oktobre de 2017, kiam okazis la ĉina-usona kunveno por interŝanĝi informojn pri narkotaĵoj, Ĉinio liveris al Usono pli ol 400 informojn pri kontrabando de fentanilo. Kaj kiam Usono komunikis al Ĉinio indikojn pri kontrabando de fentanilo, la ĉinaj leĝoplenumaj institutoj aktive faris enketojn kaj ĝustatempe respondis al Usono.

Nun la ĉina registaro, por protekti la sanon, sekurecon kaj feliĉon de la tuta homaro, metis fentanilon sub la regadon. La promeso estas solena. Ĉinio estas granda lando kaj samtempe serioza kaj respondechava. Por regi narkotaĵojn necesas partopreno de ĉiuj landoj kaj klopodoj de ĉiuj homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin